Group: Lingva helpejo


falsigado


Pierre Levy
By Pierre Levy
August 30, 2016 - 1 comment - 47 vizitoj

En mesaĝo, kiun mi preskaŭ ĵus legis, prezidanto de asocio
estas akuzita je "falsigado" de raporto.
Tiu misuzo de la morfemo "-ig' " estas ligita kun eraro pri la
senco de la morfemo "fals' ", kiu estas verba (malhoneste
prezenti malveron vera), sed kiun la akuzanto komprenas adjektiva
(malhoneste malvera).

La ĝusta esprimo estus "falsado".

Per "falsigado" la akuzanto nevole sugestas, ke la koncerna
prezidanto ne falsis mem la raporton sed komisiis al iu ĝian
falsadon.

(Tio pensigas pri "moviĝigi" ktp.)
Comments
rughulo
rughulo
Vi plene pravas kun via analizo. Fakte multaj E-istoj ne ĉiam precize kaj logike aplikas la morfemojn "iĝ" kaj "ig".

La morfemo " fals" ne estas verba - sed verbema.
La esprimo "falsigado " estas ĝusta . Neniu scias, kiu falsis la raporton .
3 months ago.