Group: Lingva helpejo


demando


Ivar Barshevskiy
By Ivar Barshevskiy
January 10, 2016 - 12 komentoj - 271 vizitoj

Kaj la maljunulino ekridis plengorĝe,montrante ĉiujn siajn dentojn, kiujn ŝi estis zorge konservita.
( La fina parto de tiu ĉi propozicio estas erara, ĉu ne?) Kiel diri pli ĝuste?
12 komentoj - La lastaj
Pierre Levy
Pierre Levy
La demando estas: kio aŭ kiu estas konservita? La maljunulino, aŭ ŝiaj dentoj?
En ambaŭ kazoj, la lasta propozicio estas gramatike tiel malbona, ke ĝi
principe ne estas komprenebla. La kunteksto divenigas, ke la dentoj de la
maljunulino estas zorge konservitaJ, kaj do, ke ŝi estis zorge konserviNta ilin.
10 months ago.
Ivar Barshevskiy has replied to Pierre Levy
Dankon kara Pierre pro la helpo.Mi ja scias, ke Esperanton vi scias perfekte.
10 months ago.
rughulo
rughulo
Tiaj bagatelaj eraretoj - estas tute normalaj!
10 months ago.
rughulo
rughulo
Ĉu vi ne trovis la erareton?
10 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Ne, sed mi ne serĉis nek serĉos ĝin.
10 months ago.
rughulo
rughulo
Ĉu vi nomiĝas Ivar? Li ja nur blagis, ĉar li ja trovis la erareton.
10 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Ne, kaj vi?
10 months ago.
rughulo
rughulo
Mi klare respondis: tiaj eraretoj esta tute normalaj.
10 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Vi do nur remaĉas.
10 months ago.
rughulo
rughulo
Tial bovino kapablas disgesti herbojn !
10 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Tamen vi estas nek bovino, nek kamelo (malgrau portreto,
kiun vi donas pri vi mem). Vi do estas alia speco de remaĉulo,
kiu senfine remaĉas ne herbon sed la samajn asertojn.
9 months ago. Edited 9 months ago.
rughulo
rughulo
Tion oni nomas metaforo: kamelo -ŝipo en dezerto
aŭ proverbo : peko kaj eraro estas ecoj de homaro
La eraretoj estas ankaŭ remachataj! kredu min s-ro!
9 months ago.