Group: Lingva helpejo


ne-tut-veraj historietoj de maristoj aŭ ĉasistoj


scivolema
By scivolema
June 23, 2008 - 19 komentoj - 3 204 vizitoj

Ĉu ekzistas proverbo aŭ parolturnaro esperanta kiu esprimas tiuj historietoj ne-tut-veraj? Ĉu en aliaj kulturoj ol la germana ekzistas speciala esprimo kaj simila maniero?

Ĉu taŭgas io alia ol "rakonti maristajn (aŭ ĉastistajn) fabelojn"?
19 komentoj - La lastaj
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Jes, la koresponda verbo por "troig-rakonti" estas gaskoni.
8 years ago.
scivolema
scivolema
Dankon, Laszlo! Tio vere taŭgas.
Ĉu vi dirus "gaskonaĵo" aŭ "gaskonaro", kiel titolo de libreto kun kelkaj rakontoj gaskonaj?
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Mi dirus "Gaskonadoj", ĉar la formativo "ad" krom tio, ke indikas daŭrecon por ago (kaze de ne-unufazaj verboj), aspektigas agon ankaŭ kiel oftan, kutiman agon.
"Gaskonaĵo" estas nur la troigo mem, do la "produkto" de gaskon(ad)o, sed ne la tuta troig-rakonto.
Simile: ŝtel(ad)o - ŝtelaĵo

Ŝteli, gaskoni sugestas nur fojan agon, ne kutiman, karakterizan.
8 years ago.
rughulo
rughulo
belaj rakontoj el trans la montoj -

ankau "fanfaroni" taugas
8 years ago.
Simono
Simono
De kie venas la vorto "gaskoni"? Ĉu estas kunmetaĵo, gas-koni? Aŭ kutimo de gaskonoj (se ekzistas Gaskonio..)
8 years ago.
Paŭl has replied to Simono
Efektive, la francoj kutimis diri, ke la gaskonoj estas fanfaronuloj. De tie devenas la franca vorto gasconnade (= fanfaronado). En la franca ĝi estas sinonimo de fanfaronnade.
Ĉu estas gaskonaj esperantistoj tie ĉi en ipernity? Estus interese scii, ĉu ili trovas la vorton "gaskoni" humiliga. Mi supozas, ke jes, kaj tial estas malĝentile uzi ĝin.

Cetere, mi plene samopinias kun la vortoj de Bertilo ĉi-rilate: "Mi forte dubas, ke la nomitaj fanfaronaj signifoj vere estas signifoj de la Esperantaj vortoj “gaskono” kaj “gaskoni”. Tiuj signifoj eble apartenas al la respondaj Franclingvaj vortoj, sed Esperanto ilin ne bezonas. Oni forigu ĉiun spuron de tiuj fanfaronaj signifoj, lasante nur “gaskon/o. Loĝanto de Gaskonio” kaj “Gaskonio, Gaskonujo. Okcidenta parto de Okcitanio [...]”."
8 years ago.
Tjeri
Tjeri
La fama kantisto Jomo estas gaskono, mi kredas...
8 years ago.
Simono
Simono
Dankon Paul, pro la informo. Mi ĝenerale akordas kun vi (kaj Bertilo, mi certe ne volas kontraŭi Bertilon!). Tamen, mi diras, "ĝenerale", ĉar, miasperte, ofte homo fieras, eble ironie, pri supozataj naciaj trajtoj. Mi, irlanddevena anglo loĝante en Belgujo, ne trovas "irlandajn ŝercojn" ("Irish jokes") iel ajn humiligaj. Kaj mi ofte aŭdas belgoj paroli pri "belgaj rakontoj"("histoires belges") iomete ironie. Eble la gaskonoj iomete fanfaronus sian lertecon pri fanfaronado? Ĉu la skotoj kaj nederlandanoj ne fieras pri sia reputacio pri avareco?

Ni devu ne perdi niajn humorsencon, nome de "neŭtraleco" - la libroj pri "Asterikso" estas tiel popularaj, ĝuste ĉar ili milde mokas niajn naciajn trajton.

(Tamen, mi neniam uzus la vorton "gaskoni" se mi pensus ke mi ĝenas iel ajn gaskonojn!)

Mi ne vere scias, fakte mi pensas ke la "bona" vorto estu "fanfaroni", sed inter amikoj, kial ne gaskoni sen malbonvolo al gaskonoj?
8 years ago.
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
En mia lando, Brazilo, oni diras "fiŝkaptistaj historioj" (aŭ "historioj de fiŝkaptisto"). :-)
8 years ago.
Tjeri
Tjeri
En Francio oni ankaù parolas pri la sardino kiu ŝtopis la Marsejlan havenon...marsejlananoj famas pro fanfaronado kaj troigado.
Tamen, iam, sardino vere ŝtopis tiu havenon. Temis pri ŝipo kies nomo estis La Sardine.
8 years ago.
Arno Lagrange
Arno Lagrange
En la franca gaskonoj estas menciitaj kiel nefidindaj "une promesse de Gascon" = "neniam plenumota promeso" ; kaj marsejlanoj estas famaj pro sia troigemo. (Marsejlo ne troviĝas en Gaskonio!). Do mi miras ke ekster Francio gaskoni alprenis tian signifon ! - Jes JoMo eĉ verkis lernolibron pri la gaskona kaj almenaŭ unu novelon en tiu dialekto de la okcitana.
8 years ago.
scivolema
scivolema
Dankegon al ĉiuj. Mi multege lernis. Estis interesa, ke gaskoni ŝajne devenis de ia antaŭjuĝo aŭ observita ofte-montrita-maniero. Eble mi uzu "fanfaronaroj el trans la maroj"?
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
La germana vortaristo Krause (konata, ĉu ne?) skribas:

ĉasistaj fabeloj, fanfaronado. Li ankau listigas la zamenhofan "blago". Tiu lasta traduko certe estas eksmoda.
8 years ago. Edited 8 years ago.
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ#
La esprimo "fanfaronaroj el trans la maroj" tre plaĉas al mi.

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ #ЄЭ#
8 years ago.
rughulo
rughulo
"Blago" estas la plej preciza kaj konciza vorto- kvankam ghi ne ekzistas en naciaj lingvoj.

Mi ofte uzas ghin- char ne konata Z. vorto - lau mi tre moda kaj uzebla!

la fama romano " kredu min sinjorino " origine estis nomata " blago" - sed ial la vorto ne plachis al la eldonisto .
8 years ago.
Arno Lagrange
Arno Lagrange
Blago estas kreita laŭ la franca 'blague' = ŝerce mensoga rakontaĵo, ŝerco, malseriozaĵo, misfaro sed ankaŭ ujo (pli malnova signifo precipe blague à tabac = tabakujo) kiel en : joke, de : Witzwort, Scherz. Zamenhof ŝatis la francan lingvon. PIV difinas "blag/i : ŝerce, mistike mensogi." Sekve 'blagi' ne estas samsignifa kiel 'ŝerci'.
8 years ago.
Fernando Maia Jr. has replied to Arno Lagrange
Mi tre ŝatas tiun vorton, blago, en la muziko de Kore/Haveman, Drag Queen.

Veras ja, dum izoleco
Ne ridas la nokt' pri mia speco
Turmentas tiu helo de ĉiu tago
La nokto estas nura blago

Brave! :-)
8 years ago.
scivolema
scivolema
Mi ege ŝatas tiun grupon. Mi tiom lernas! Dankon.

"Maristaj blagoj" plaĉas al mi, ĉar ĝi estas simile mallonga kiel la germana "Seemannsgarn". Aŭ ĉu eble eĉ "maristblagoj" estus komprenita?
8 years ago.
rughulo
rughulo
dankon Arno pro via klarigo- mi ne sciis la francan lingvon.!

En pola radio mi audis la esprimon " shpini rakontojn "

certe ekzistas ankorau aliaj taugaj vortumoj.

Mi preferas la maristajn blagojn al unuvorto
8 years ago.