Group: Lingva helpejo


Ŝteli, priŝteli


Pierre Levy
By Pierre Levy
December  4, 2014 - 6 komentoj - 229 vizitoj

Oni ŝtelas ion de (aŭ disde, aŭ for de, aŭ al) iu.
Oni priŝtelas iun je io.
Io estas ŝtelata de iu (kiu ŝtelas) al iu (aŭ disde iu, aŭ for de iu), kiu estas priŝtelata.
6 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Laŭ PIV oni priŝtelas iun de io
2 years ago.
Pierre Levy has replied to Tjeri
Laŭ PIV, "priŝteli" estas "senigi iun aŭ ion de io per ŝtelo", sed "senigi" estas "fari, ke iu
aŭ io iĝu sen io, malhavu ion", ekzemple:
"senigi iun je la vivo";
"kompenso por ĉio, je kio li estis senigita";
"arboj senigitaj de vento je siaj folioj";
"mi senigas min nun je ĉiaj tute personaj privilegioj".
23 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En la pasivo, iu povas esti priŝtelata de ŝtelanto sed ne de ŝtelataĵo. Ŝtelataĵo ja estas
ŝtelata, sed ŝtelas nenion nek priŝtelas iun.
23 months ago.
rughulo
rughulo
Kio estas la demando ? (Kiel oni diras ĝin en esperanto? )
23 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La nefarita demando, al kiu mi tamen respondis, povus esti: per kiu prepozicio oni
enkondukas la ŝtelaĵon post la verboj ŝteli kaj priŝteli, notinde en la pasivo.
23 months ago. Edited 23 months ago.
rughulo
rughulo
Pli gravas scii, kiu estas ŝtelanto kaj ŝtelito .

Tutcerte oni povas ŝteli ion ĉe vi , inter vi, apud vi, super vi , sub , super vi , lau la rakonto .

En fabelo iu ŝtelis ĉevalon sub la rajdanto!
23 months ago.