Group: Lingva helpejo


"Konsistas en ...", ĉu "konsistas el ..."


Dorota
By Dorota
June 19, 2008 - 7 komentoj - 2 046 vizitoj

Mi ĉiam uzis ĝis nun la esprimon "konsistas el...", ekzemple "grupo konsistas el kvin homoj". Laste mi legis la libron "Mi estas homo" , kiu entenas verkaĵojn de L.Zamenhof kaj mi konstatis, ke li uzas "konsistas en ...". Same uzas ĝin ekzemlpe Edmond Privat. Mi petas vian opinion, karaj grupanoj.
7 komentoj - La lastaj
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Ĉi-kaze ni denove devas alfronti la konsekvencojn de tiu nedezirata influo fare de etnolingvoj al la frazumado, lingvaĵo de Zamenhof. Li ne sukcesis rekoni kaj evit transpreni idiomaĵojn el diversaj etnolingvoj. Tiel povis okazi, ke Zamenhof influite de etnolingvoj uzis foje neĝuste la verbon "konsisti" anstataŭ "dependi", "esti konsekvenco de..." , ktp. Tiukaze li uzis ĝin kune kun "en". Ĝuste tiu "en" malkovras la originon de tiu etnolingva, neracia uzmaniero.

"konsisti" estas netransitiva verbo, kiu indikas la materialo(j)n, komponento(j)n, *el* kiu(j) certa afero estas farita, aŭ kiu(j) materialo(j), komponanto(j) realigas tuton de iu afero.
Ĝia subkomponento de rekcio estas "el":

"Lia tranĉilo *konsistas el* ŝtalo kaj ligno."
"Tiu romano *konsistas el* tri volumoj."
"Akvon konsistigas oksigeno kaj hidrogeno."

Por aliaj celoj uzu la oportunajn verbojn!

"La plej multaj eraroj de Zamenhof *konsistas el* uzo de neoportunaj vortoj por certaj celoj."
8 years ago. Edited 8 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon por via klarigo; mi komprenas, ke neniu kontraŭstaras vian opinion, ĉar neniu alia komentis mian demandon.
8 years ago.
Tjeri
Tjeri
Laŭ PIV, estas du malsamaj signifoj.
Konsisti el : esti kunmetita el partoj, eroj
Konsisti en: havi kiel ĉefan, esencan parton
Minuto konsistas el ses dek sekundoj
La afero konsistas en rapideco
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
La teamo de PIV kaj "lernu.net" sekvas stulte ĉiun eraron de Zamenhof.
Ili ŝatas pensi eĉ sekundon ne, tial transprenas blinde ĉiun fuŝaĵon faritan de Zamenhof.
Zamenhof dum kompili Ekzercaron jam perdis sian kontrolon pri la dekomence difinita gvidlinio por la lingvo. Li lasis sin kuntrenite fare de etnolingvaj influoj, kaj fakte enkondukis similajn neraciajn, nelogikajn parolturnojn, kiuj estas kutimaj kaze de etnaj lingvoj.
Ĉi-kaze li uzis la verbon konsisti erare anstataŭ "dependi de", "esti difinita de", "esti determinita de", ktp.
8 years ago.
rughulo
rughulo
Lingvo plene logika ne ekzistas - tio chi estas pensmaniero zamenhofa - kaj lau mia opinio li ankau pravas.
"la afero konsistas en rapideco" estas al mi tuj kompenebla kaj tial akceptebla.

Eblas testi komencantojn de nia lingvo. chu ili komprenus la frazon?
8 years ago.
Tjeri
Tjeri
Ankaŭ PAGE de Kalocsay-Waringhien kaj PMEG de Wennergren pravigas la uzon "konsistas en".
Tiu uzo povas esti neplaĉa, maloportuna, malbela, se tion oni opinias, sed ja ne povas esti erara!
Jen la klarigo de PAGE: se iu frazelemento estas identigata al la adjekto, oni uzas en: "vidi en iu diablon "(...) Pro tiu identiga signifo oni uzas "en" ĉe konsisti, "konsisti en io", kiu montras identecon, dum "konsisti el " montras materialon.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
/"Ankaŭ PAGE de Kalocsay-Waringhien kaj PMEG de Wennergren pravigas la uzon "konsistas en"."/
---

Nu, ne mirinde, ĉar ĝis nun preskaŭ ĉiuj Esperantistoj (escepte parte Heinrich SEPAMAA [Henrik SEPPIK]), kompilis nepripensite regulojn el nefiltritaj modelfrazoj de Zamenhof. Ili konsideris kiel korektajn frazojn ankaŭ la erarajn frazojn de Zamenhof.

Tiu klarigo, ke "oni uzas" signifas nur tion, ke Zamenhof uzis erare la koncernan vorton.

El inter multaj aliaj, Zamenhof faris iom saman eraron, kiam uzis "tra" anstataŭ "dum":
"La koko krias tra la tuta nokto.[H.8]" - anstataŭ: "La koko krias dum la tuta nokto."

Plue, Zamenhof uzis ofte elipsajn frazojn, kiuj malfaciligas la lingvon, ĉar oni devas aparte ellerni tiujn fakte esprimojn.
Eblas krei senfine malfacilajn planlingvojn, sed tio tute ne estas gloro. Vera gloro estas verki racie funkciantan lingvon, kiu ĝuste pro ĝia racieco iĝas facila.
Jen plua erara uzo de "tra":
"La oficejo troviĝas tra tiu pordo." - anstataŭ: "Al oficejo eblas iri tra tiu pordo."
aŭ:
"La oficejo troviĝas post tiu pordo."

Se oni forigus el Eo ĉiujn neraciaĵojn, kiujn enkondukis Zamenhof (kaj bedaŭrinde gardis ilin liaj posteŭloj), tiukaze eventuale eblus obteni iun vere facile ellerneblan planlingvon.
Sed pli bone kompili de nulo iun tute novan, pli prudente pripensitan, pli zorgeme lektoritan planlingvon.
En ĝia nuna stato, Eo ne taŭgas por personoj, por kiuj ellerni fremdajn lingvojn ne estas facila tasko. Bedaŭrinde Esperanto iĝis "privilegaĵo" por pli kapablaj individuoj.

Komence mi uzis neŝanĝite la romaneton Gerda Malaperis (de Claude Piron), kaj spertis, ke la gelernantoj grave baraktadas pro ĝiaj elipsaj frazoj, multegaj "Zamenhofaĵoj" kaj pro la disa-misa vortordo. Poste mi retekstis (reverkis) ĝin laŭ racia pensmaniero, kaj la rezulto iĝis mirakla: la gelernantoj kapablis komprene, senpene legi ĝin plurfoje pli rapide, malgraŭ tio, ke post la reverkado la romaneto perdis beletre nenion el ĝia enhavo.
Tia devus esti lingvaĵo de facila planlingvo...
8 years ago.