Group: Lingva helpejo


adverbaj partikoloj kune kun prepozicioj


Peter Bowing
By Peter Bowing
June  3, 2008 - 3 komentoj - 1 571 vizitoj

Sube mi skribis kvar eblojn. Ĉu ili estas ĝustaj? Ĉu la signifo egalas?

1 Andreo iris en la domon.

2 Andro eniris la domon.

3 Andreo eniris en la domon.
Comments
Paŭl
Paŭl
Mi unue skribis "La tria estas iom forta, sed povus taŭgi iam se oni volas substreki la eniron" sed nun trafoliumante la verkojn de pluraj aŭtoroj, mi konstatas, ke ĝi ŝajne estas la plej ofta formo. Jam en la Ekzercaro de la Fundamento: "Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron."
8 years ago. Edited 8 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto
Jes ĉiuj ĝustas tamen la unua pli uzatas
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
La unua kaj la lasta estas ĝustaj, tiu lasta eĉ iom troklarigita, kiel: "Eliri el domo."
Tiu dua estas stranga kaj evitenda (Zamenhofaĵo), ĉar ĝi similas al frazoj, kiuj havas tute aliajn mesaĝojn.
"Andreo enmetis la pistolon."
"Andreo enlasis la katon."
Pro iom da neatento tiajn frazojn eblas facile mislegi.

En la libro pri gramatiko (R.E.Ny.) de Kálmán Kalocsay, sur la paĝo 100 legeblas:
*al sub la lito = sub la liton*
Do eblas vortumi ankaŭ jene:
"Andreo iris al en la domo."
8 years ago.