Group: Lingva helpejo


Doktoreco, lektoreco


Dorota
By Dorota
August  3, 2014 - 9 komentoj - 201 vizitoj

Doktoreco = doktora disertacio; tion mi trovis en NPIV, sed por mi tio sonas iom stange, ĉar ja sufikso -eco signifas abstraktan ideon kvalito aŭ stato.
Imitante doktorecon oni uzas ankaŭ "lektorecon" en la kompreno "lingvokurso". Ĉu ĝuste?
9 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
PIV 2005: doktoreco = titolo de doktoro.
2 years ago.
Tjeri
Tjeri
doktoreco= la eco esti doktoro, tion montras diplomo,t.e. disertacio
sed ankaŭ uzeblas doktoriĝo, se temas pri la disertacio mem antaŭ ekzamenantoj
Li estas doktoro, li havas doktorecon, li doktoriĝis.
2 years ago. Edited 2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi ne scias kial sed, tie ĉi en Brazilo, oni distingas "disertacio"n (aŭ disertaĵo-rekomendita de bonlingvuloj) disde "tezo"n. Ĉi tio lasta, en PIV 2005, estas tiel priskribita: "3 (evi) disertacio"; se la vorto tezo estas "evitinda", paradokse, en la sama klarigo oni legas: "1.Aserto, elmetata k defendata de iu persono:...."
Ĉu en aliaj landoj ekzistas ankaŭ tiun distingon??!
2 years ago.
Riŝo
Riŝo
En la franca thèse = disertaĵo. Tezo en ĉi tiu konteksto estas evitinda en Esperanto, sed oni povas uzi "tezo" en alia kunteksto: Ejnŝtejno defendis la tezon de la ĝenerala relativeco.
2 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
Disertaci-o (s.) laŭ mi estas tute bona, kaj ne estu evitinda en la senco de tezo/verko/eseo kiun oni verkas kaj proponas por akiri akademian kvalifikon. Ĝi estas vorto kun specifa signifo, kaj rekonebla kaj memorebla formo, kiun oni tute ne konfuzus kun la amaso da vortoj kaj kunmetaĵoj kun simila komenco: desert-, dezert-, disert-, dizert-, dezir-, dis-er-, dis-ir- ktp. Denove la proponoj de la "bonlingvistoj" igus la lingvon malpli lernebla kaj malpli komprenebla. Esperanto ne estu banala kodo por idiotoj kun minimuma vortprovizo. Oni konstatu pri kio estas facile lernebla, kaj kio ne. Homoj jes kapablas enkapigi vortprovizon por konkretaj konceptoj, se ili ne ĉiuj similas unu al la alia. Laŭ mi, la radiko disert- (v.) pli meritas eviton.
2 years ago.
Riŝo has replied to Ed Robertson
Per "evitinda" en PIV mi komprenas ke oni diru prefere disertacion, se temas pri tio, kaj ne tezon. Kvankam disertacio povas enteni tezon, antitezon kaj sintezon. Ne temas pri bonlingvismo, sed pri tio, ke interparolantoj komprenu la saman aferon, do pri klara kompreno.
2 years ago.
Dorota
Dorota
Ĉiuj okupiĝis pri: doktoreco/disertacio/tezo. Mi ŝatus scii opinion pri "lektoreco". Miaopinie tiu formo malĝustas kaj estas neniel komparebla kun "doktoreco, magistreco. Tamen ĝi aperas en iuj vortaroj.
2 years ago.
Tjeri
Tjeri
En PIV, "lektoro" estas markita kiel arkaismo, kaj ne havas klaran difinon. Do ankaŭ lektoreco ne havas klaran difinon, sed neniel ĝi povas esti lingvokurso.
2 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi samopinias kun Tjeri pri tio, ke "lektoro" simple ne havas klaran difinon. Mi vidis ĝin uzatan en Esperanto almenaŭ por "(ia, iugrada) instruisto" kaj "kontrollegisto, redaktoro".

Estas eĉ malfacile stabiligi la signifon, ĉar similaj vortoj havas diversajn uzojn en la Eŭropaj lingvoj, kaj la vorto estas tiel malofta en Esperanto, ke ne formiĝis firma tradicio. "Instruisto universitata", "instruisto de mezlernejo", "kontrolanto de manuskriptoj", "provlegisto", "leganto", "legisto", "legilo", "ofico de teologino en eklezio" estas ekzemploj pri signifoj de similaj vortoj en aliaj lingvoj. Mi ne facile vidas veran bezonon por la vorto. Ĉiuokaze, verkanto zorgu pri tio, ke legonto komprenos, por kio li uzas tian vorton.

La signifo de "lektoreco" tute dependas de la signifo de "lektoro". La rilato lektoro/lektoreco estus simila al profesoro/profesoreco, vendisto/vendisteco, famulo/famuleco.

Pri arkaikeco de la vorto mi ne estas certa, ĉar ĝi aperas ankaŭ en relative novaj tekstoj.en Monato kaj en La Ondo de Esperanto.
2 years ago.