Group: Lingva helpejo


Kiel oni diras en "ĝusta kaj bona" Esperanto?


Bernardo
By Bernardo
July 10, 2014 - 6 komentoj - 185 vizitoj

Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko „Fundamento de Esperanto“. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007. Fine ekzistas verko, kiu helpas kompreni ĝin ...

La Unua Parto de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) sisteme klarigas ĉiujn demandojn ĉirkaŭ la ĉefa normo de Esperanto pri „ĝusta“ kaj „bona“, troveblajn en la „Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo“, en la Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro de la Fundamento. La Komentario plie enkondukas en la Akademiajn Korektojn kaj la Oficialajn Aldonojn kaj elmontras rolon kaj taskojn de la Akademio. Kune kun la jam aperinta, vort-orientita „Dua Parto pri la Vortaro Oficiala“ tiel ekestas unika sistema konsult-verko pri ĉiuj demandoj ĉirkaŭ la „lingvo-konstitucio“ de Esperanto.
Kvankam tiu ĉi unua eldono de la ĝenerala parto multajn temojn ankoraŭ ne traktas, ambaŭ volumoj kune kun ĉ. 500 paĝoj jam nun estas utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK)
· Unua Parto (BK I): Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 1-a eld. 2014
· Dua Parto (BK II): Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 3-a eld. 2014

Senkosta elŝuto de www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm.
6 komentoj - La lastaj
Pierre Levy
Pierre Levy
Tiun verkon mi tenas praktike sub la mano jam de pli ol sepdek jaroj.
Du aliajn verkojn mi ofte konsultas:
- Lingvaj Respondoj (2 eldonoj : 1936, Zamenhof, 3-a eldono, Esperantista
Centra Librejo; 1962, Waringhien, 6-a eldono, Esperantaj Francaj Eldonoj),; kaj
- (neFundamenta!) Fundamenta Krestomatio (2 eldonoj: 1939, Zamenhof, 16-a
eldono senŝanĝa ekde la 5-a eldono, Esperantaj Francaj Eldonoj; 1969,
fotorepreso de 1954, Zamenhof, 17-a eldono kun antaŭparolo de W.J. Downes,
enkonduko de Wanda Zamenhof kaj multaj notoj).

Tiuj 5 libroj estas la bazo de mia "lingva sento", al kiu mi fidas nur kun rezervo.
Mi ankaŭ atentas ĉiujn opiniojn de aliaj esperantistoj. Mi evitas esti tro originala
sed ĉefe zorgas esti komprenata de kiel eble plej multaj legontoj. Okaze, mi
povas ankaŭ parodie kaj sarkasme verki tre modernisme. Esperanto estas
kreita kun la celo, ke ĝi estu facile komprenebla kaj lernebla lingvo, sed oni ankaŭ
povas tre facile uzi ĝin tiel ke ĝi estu senlime malfacila.
2 years ago.
rughulo
rughulo
En neniu lingvo oni devas konsulti Fundamenton aŭ gramatikajn klarigojn.

La temo de nia diskutgrupo estas : kiel oni dirus ĝin esperante?

Sed pli konvencia , kaj pli bona kaj ĝusta estas la versio : Kiel oni diras ĝin EN Esperanto?

Kaj nepre ne necesas la " us" modo!
2 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Neniu bezonas konsulti la Fundamenton ktp.
Oni konsultas ilin nur se oni volas esprimiĝi en bona Esperanto,
sed tio ne ĉiam sufiĉas.
Anstataŭ la us-modo kaj la as-modo, eblus ankaŭ uzi la u-modon
La as-modo fakte estas la as-tempo de la as-modo..
2 years ago. Edited 2 years ago.
rughulo
rughulo
La finaĵo " us" havas difinitan sencon . Ĝi ne konvenas en la titolo de nia diskuto .

Tial ĝi estas malbona Esperanto.

"Esperanto" konvencio havas signifon de lingvo , tial "esperante" estas nerekomeninda formo .

Ĉu vi aprobas mian plibonigon de la frazo?
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Kiel oni diras ..." anstataŭ "kiel oni dirus ..." ne estas plibonigo sed nur
alia esprimo kun alia senco. "Diras" esprimas aserton, sed "dirus" esprimas
kondiĉon aŭ dubon, kaj "diru" estas deziresprimo aŭ ordono.
2 years ago.
rughulo
rughulo
Ĉu oni pli bone dubu?
La temlinio de Bernard estas tre bone kaj ĝuste formulita .
Kiel oni diras en ĝusta kaj bona Esperanto .

Gratulegon al li!
2 years ago.