Group: Lingva helpejo


'super' kaj 'supre'


Peter Bowing
By Peter Bowing
May 26, 2008 - 1 comment - 1 088 vizitoj

Ŝajas al mi, ke 'super' kaj 'supre' komunas la saman signifon. Ni povas kompari al 'sub'

La insekto estas sub la tablo.
La insekto estas sube.

La insekto estas super la tablo.
La insekto estas supre. (kaj ne supere?)

Mi ne havas problemon pri la uzado, sed ŝajnas al mi nelogikaĵo. Kiel diferencas la adjektivojn 'supera' kaj 'supra'?
Comments
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Super kaj sub (malsuper) montras lokon en tridimensia spaco:
"Birdo flugas super tegmento." - sed: "Kato sidas sur tegmento."
"Kato sidas sub (malsuper) tablo."

Supre kaj malsupre montras lokon en pli-malpli dudimensia spaco.
"Supre vi povas vidi tegmenton, malsupre fundamenton de tiu domo."

Supra = tiu/tio, kiu/kio estas supre.
Supro = tiu parto de io, kiu troviĝas supre.
8 years ago.