Group: Lingva helpejo


"muy amigo" >>> "tre amiko"


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
May 13, 2014 - 4 komentoj - 118 vizitoj

Tie ĉi en Brazilo, la personoj kutimas fari subtilajn humuraĵojn (same kiel la resto de la mondo).
Sed, kelkfoje, oni uzas esprimaĵon por reliefigi la "malecon" de koncerna diritaĵo. Ekzemple, "muy amiko".
Tiu esprimaĵo estas hispanlingve kaj oni parolas ĝin multobligante la literojn "y", "i" kaj "u", tiel, "muuuy amiigo! Muuuyyy amiigo!"
Oni diras ĝin, ekzemple, se iu "amiko" via invitas vin por manĝigi leonon en sia kaĝego aŭ en iu ajn afero en kiu vi povus ricevi monan malprofiton, risko je vivo aŭ iu ajn malagrablaĵon.
Interese estas ke tiu esprimaĵo devenas de iu lingvo, uzata de ĉiuj landoj kiuj ĉirkaŭas Brazilon, sed koncernas specife al Argentino, lando pri kiu Brazilo multe rivalas rilate al la futbalo.
#
Do,
1. Ĉu en via lando oni uzas alilandan esprimaĵon por pritrakti similan aferon?!
.
2. Ĉu ekzistas, en Esperanto, ia nacilingva esprimaĵo, parolata neesperante, kiu celas kontraŭan signifon de la laŭvorta eldiraĵo?!

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 2 years ago.

Comments
rughulo
rughulo
Ne nur en brazilio homoj faras subtilajn humuraĵojn.

1. Multegaj esprimoj ekzistas en mia gepatra lingvo

.2 La ironio ekzistas en ĉiuj lingvoj, ankaŭ en esperanto. Vortoj kiel amiko , kamarado , frato kompano, s-ano estas uzeblaj en la mala senco. La "granda frato " aŭ " rusa urso" " onklo Sam" estas ekzemploj de nacilingvaj esprimoj en Esperanto

Altnivelan priskribon de retoriko vi trovos en libro de I. Lapenna
2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Ĉu vi povas mencii iun ekzemplon kiu oni prenas esprimon en alia lingvo por humuraĵi?!
Ekzemple, iu persono angladevenante uzas la francan por esprimi staton el sia humuro.
2 years ago.
rughulo
rughulo
En fabela E- libro " la vestoj de imperiestro" tiu diris en la franca : " magnifique "
Kutime oni humuraĵas pro fuŝeco de alilingvano: ekz. itala trejnisto de futbala teamo en Munkeno deklaris: "boteloj malplenas "
Certe ekzistas miloj da tiaj esprimoj ...
2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon, Rughulo!
2 years ago.