Group: Lingva helpejo


"TIKLI", tikla vorto...


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
April  6, 2014 - 9 komentoj - 360 vizitoj

Reta PIV: vortaro.net/#TIKLI
"*tikl/i (tr)
1 Kaŭzi, per delikataj k ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon: la patrino tiklis sian bebon per plumeto; karesu, se vi volas, sed ne tiklu! ☞ juki.
2 (f) Agrable eksciti: la odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazojn; tikli ies vantecon, humursenton; ĉu ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro k honoro?Z."
#
En ĉi tiu difino, la vorto (TIKLI) donas al mi la impreson pri io amuzeco, bonetose, rideco, ktp.
Sed, en...
"tikla
2 (f) Tia, ke ĝin oni devas tuŝi delikate: inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferojZ; tio estas lia tikla punktoZ; jen vere tikla demando.",
oni rimarkas ĝian uzon en alia etoso, nome, malagrabla, timinda, ĝena, delikata, ktp.
#
Ekzemploj:
1. "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto > ...la kriterio, ĉu io estas vorto, povas esti iom tikla. Ekzemple, en la finna, oni preskaŭ povas..."
2. "Vortoj de Kamarado E. Lanti > ...liajn, observas momente lian metodon, serĉas lian tiklan punkton, palpante tie k tie,..."
3. "La majstro kaj Margarita, fragmentoj > ...La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendiĝi ke..."
4. "Artikoloj el Monato > ...La lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin..."
5. "La ŝtona urbo > ...Pasis jam tiom da jaroj po koloraj aŭ blankaj floretoj, mi sentis malkvietan tikladon ĉe mia koro..."
######

Kial tiu vorto havas tiom kontraŭajn signifojn, eĉ donante paradoksajn impresojn en sia interpreto?!
(Almenaŭ laŭ mia surpraĵa analizo... rsrsrs) :-)
9 komentoj - La lastaj
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Li…
Ĉu mi ĝuste sentas, ke la adjektivo plejofte havas signifon 2, dum la verbo havas signifon 1?
2 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Flandra Esperanto-Li…
Ĉu tio estas stranga por vi?! Por mi tute... rsrsrs
2 years ago.
rughulo
rughulo
la senco de Tikl `tute ne ŝanĝiĝas, se vi aldonas morfemon .

Sed ĉiu vorto dependas de konteksto kaj kunteksto .

Ekz. "Bona" ankaŭ povus signifi " malbona ( cit. el libro de C. Piron " la bona lingvo" )
2 years ago.
Riŝo
Riŝo
Ĉu do "La Bona lingvo" ankaŭ povas signifi "La Malbona lingvo"? Ĉu mava spritaĵo de Piron?
2 years ago.
rughulo
rughulo
Gratulon, vi ĝuste divenis: Ekzistas repliko de R. Ŝulco kun titolo : "la malbona lingvo de Claude Piron "

Kredu min , ĉiu vorto kaj homo estas tiklemaj !
2 years ago. Edited 2 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Tio estas tikla aserto.
2 years ago.
rughulo
rughulo
Sed evidentiĝis vera .
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Tiom pli tikla, do.
2 years ago.
rughulo
rughulo
Vero ne tiklas , sed homo povas senti tiklon. Ekzemple leginte la libron de C. Piron " La bona lingvo "

Tial reagis R. Ŝulc per sia " malbona lingvo " de C. Piron ,

Sed vi ja pravas : ekzistas gradoj de tikloj _ pli- kaj plej tikla
2 years ago.