Group: Lingva helpejo


Malmanki


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
March 17, 2014 - 5 komentoj - 140 vizitoj

Ĉu estas alia vorto signifanta "malmanki"?
ekzemploj:
Oni donis 7 kukojn al 6 infanoj, do, malmankis unu kuko
Estis 12 homoj por krei la futbalteamon, 1 malmankis
Via diraĵo malmankis (estis superflua, nedezirata, maloportuna)
Comments
Paŭl
Paŭl
Estas laŭ mi tute klara vorto. Kompreneble oni povas ankaŭ diri "superfluis unu kuko", "trois unu kuko".
2 years ago.
Ivar Barshevskiy
Ivar Barshevskiy
Mi konsentas kun opinio de sinjoro Paŭl.
2 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Dankon, mi volis esplori ĉu ekzistas iu vorto eventuale pli mallonga. Mi devis traduki la katalunan verbon "sobrar", kies rekta traduko estas "malmanki" kaj mi dubis pri la uzo de "troi". La frazo proksimume estis:
"el la tri figuroj*, unu (troas, superfluas, malmankas,...) por ke la sumo estu ĝusta"

* (ĉiu figuro valoras kelkajn poentojn)
"Sobrar" en kataluna kaj hispana povas subkomprenigi la nuancon " oni forpelu ĉar ĝi ĝenas la normalan disvolvon de la afero"
2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Karulo,
Cxu, en viaj du unuaj ekzemploj, bone tauxgus la vorto "resti"?!
Do. "Oni donis 7 kukojn al 6 infanoj, do, restis unu kuko
Estis 12 homoj por krei la futbalteamon, 1 restis"
2 years ago.
Karulo (Karles) * has replied to Raŝi - Audino
Verŝajne jes en tiuj kazoj, Raŝi, sed mi volis trovi tiun esprimon kun nuanco kiu klarigas ke la restanta objekto "ĝenas" por glate agi, operacii.
2 years ago.