Group: Lingva helpejo


De aŭ ekde


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
March 17, 2014 - 4 komentoj - 136 vizitoj

Kiu formo estas preferinda?:

Ordigu de pli al malpli granda.

Ordigu ekde pli al malpli granda.

The topic of this discussion has been edited by Karulo (Karles) * 2 years ago.

Comments
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi preferas "Ordigu de pli al malpli granda", ĉar pli konciza.
Post 'ekde' mi atendus 'ĝis', do:
"Ordigu ekde pli ĝis malpli granda."
2 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
vortaro.net:
Kiam oni volas esprimi, ke la referenctempo estas mem daŭro, kaj ke la agado komenciĝis kun tiu daŭro, uzeblas ekde ..., aŭ, de antaŭ ...

Do laŭ mia kompreno "ekde" kutime sigifas tempodaŭron. La mezuro de ordigado estas la grandeco, do mi uzus "de".
2 years ago. Edited 2 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Dankon pro la sugestoj.
2 years ago.
rughulo
rughulo
ordigu de pli grandaj ( pecoj - objektoj) ) al malpli grandaj
2 years ago. Edited 2 years ago.