Group: Lingva helpejo


MIENARO?!


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
March 14, 2014 - 10 komentoj - 147 vizitoj

En kelkaj lernejoj, tie ĉi en Brazilo, oni uzas fotaron, konstruita en unu sola papero, por faciligi la rekonon de la lernantoj. Ĝi estas ege utila ĉar ne ĉiam la memoro helpas kiam oni parolas pri iu studanto, dum kunvenoj. La neformala vorto uzata tie ĉi estas "CARÔMETRO" (Cara=Mieno + Metro)
#
Kiel oni dirus ĝin Esperante?!

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 2 years ago.

10 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
La franca vorto estas "trombinoscope" (trombine= familiara vorto por vizaĝo) .
Mienaro pensigas pri aro da fotoj, kun diversaj mienoj de iu (ridetanta, ploranta, malĝoja, mirigita ktp.) Vizaĝaro ŝajnas al mi pli ĝusta.
2 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
vizaĝlibro.

Serioze. Oni povas nomi ĝin vizaĝaro.
2 years ago. Edited 2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon, Michael kaj Tjeri!
Mi metis ĉi tiun demandon en Fejsbukon, en iu lingva konsultejo. Tie, oni sugestis al mi la simpatian vorton VIZAĜMAPO.
Ĉu ĝi estas taŭga por vi??!
2 years ago.
Tjeri has replied to Raŝi - Audino
Mapo? Kia rilato?
2 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Reta-PIV
"mapo
2 ∆ (pp sternaĵo) Loka koordinatsistemo (bildiganta parton de la sternaĵo en eŭklidan spacon). ➞ atlaso 2."
#
Ĝi estis proponita de BERTILO.
2 years ago.
Michael Lennartz has replied to Raŝi - Audino
-- viŝita --
2 years ago. Edited 2 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Mi ne scias la kernon de lia pripenso rilate al tiu objekto kiu nun ni eknomas VIZAĜAROn. Eble estis nur la unua sugesto kiun li havis en la kapo...
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
portretaro.
2 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Pierre Levy
bona! :-)
2 years ago.