Group: Lingva helpejo


Pri praaj kaj aliaj ĉeloj


Paŭl
By Paŭl
March  2, 2014 - 8 komentoj - 201 vizitoj

Kiel diri "en nia lingvo" stamcel, Stammzelle, stem cell, cellula staminale, cellule souche, célula madre, celula sușă? Mi iom filozofiumis pri tio en mia jena artikolo:

www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/712983

Komentoj bonvenaj!
8 komentoj - La lastaj
rughulo
rughulo
La scienca fako estas nomata "genetiko" tial eble plej bona esprimo estas "genera ĉelo "
Sed eble iam ajn eblas manipuli la ĉelojn por krei sunfloran homon.
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi komprenas 'praĉeloj' en la senco 'sendiferencaj ĉeloj'. Ĉeloj de la 'prahomoj' estas
'prahomaj ĉeloj'.
2 years ago.
rughulo
rughulo
En la faklibro pri "genetiko " la aŭtoro referencis al la anglalingvaj studoj , ĉar kelkaj fakterminojn li ne trovis en E- vortaroj . ( tio ĉi okazadas al multaj fakuloj, sciencistoj)
En sia epokfara verko Ch. Darwin priskribis la originojn de specioj .
La plej grava tezo estas la t.n. " mutacio" . Tio signifas, ke la ĉeloj evoluis el praĉeloj .
Tial homo eĉ parencas al sunfloro !
La praĉelaro de homoj jam estis jam treege diferencaj - eblas eĉ deĉifri la genomon de neandertalano .

La "stamĉeloj " estas faktermino en mikrobiologio , kiu plejofte koncernas mikrobojn.
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Fakuloj, kiuj ne trovas en Esperanto-vortaroj fakterminojn, kiuj mankas al ili, ne devas
timi krei ilin konforme al la reguloj 11 aŭ 15 de la Fundamenta Gramatiko. Tion ili faru
laŭeble en rilato kaj konsento kun aliaj samfakuloj kaj kun la Akademio de Esperanto;
sed ili neniam forgesu, ke maloportuna vorto enkondukita pro nepra bezono ĉiam
estas pli malfrue anstataŭigebla per alia pli oportuna.
2 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
La "stamĉeloj" NE koncernas mikrobojn, kaj "generaj ĉeloj" certe pli bone taŭgas por io alia, kaj tiu "stam/stem..." ĉi tie tradukeblus sufiĉe trafe per "trunko" aŭ "bazo" aŭ eĉ "radiko", sed "praĉelo" estas preskaŭ perfekta vorto por tia ĉelo. Ne indas serĉi ion alian.
2 years ago.
Paŭl
Paŭl
Nu, ni vidu, kiu vorto venkos. Mi forigis nun la fuŝan "stamĉelo" el Vikipedio... Kaj ni vidu, post kiom da tempo iu denove enkondukos ĝin :-))
2 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
En Vikipedio plej ofte venkas la plej obstina ulo.
2 years ago.
rughulo
rughulo
Ĵus mi kontrolis la nomenklaturon kaj uzon de " stam" ( ĝi ekzistas en mikrobiologio )
Konkludo: eĉ sciencistoj disputas pri ĝi .
stamĉelo certe estas uzebla kiel multaj aliaj, ĉar "ĉeloj " havas diversajn originon, aspektojn, funkciojn - kaj ne nur en biologio - sed ankaŭ en aliaj sciencoj .
En homa medicino estas tre vaste esplorata la stamĉeloj de feto, stamĉeloj de medolo, placento .
2 years ago.