Group: Lingva helpejo


Ĉu oni diru ‘ulino’ aǔ nur ‘ino’?


Peter Bowing
By Peter Bowing
April 24, 2008 - 17 komentoj - 2 519 vizitoj

Esperantlingve estas regulo, ke oni ne uzu sufikson, se oni ĝin ne bozonas.

junulo
trinkulo

Por la inoj oni havas:

Junulino
Trinkulino

Sed, oni eble diru:

junino
trinkino
17 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
En Eo ĉiu radiko havas »gramatikan karakteron«, do »jun« estas adjektiva (per si mem signifas »juna«), »trink« estas verba (per si mem signifas »trinki«). El adjektivo aŭ verbo vi ne povas formi senpere inan substantivon.
Tial vi ne povas formi »junino«-n, sed la vico estas jun-ul-in-o (juna - homo - virino - substantivo). Same trinkulino: trinki - homo - virino - substantivo.
Aliflanke »reĝo« estas per si mem substantivo (kaj eĉ pli - homo). Do oni povas formi »reĝino«-n.
8 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi opinius ke ne, jen kial mi emas pensi tiel:

1) Estas kutime diri junulino, trinkulino ktp.
Uzante vortojn kiel junino kaj trinkino, la ĉefa konsekvenco estus ke multaj homoj malŝatos tion.

2) Zamenhof ankaŭ diris junulino, trinkulino ktp.
Foliumante la Fundamenton mi ekzemple trovis la frazeron 'Sankta Virgulino' (kaj ne 'Sankta Virgino').

Kaj nun, laŭ mi eble la plej grava kialo (kaj mi iom fieras pri la fakto ke mi mem ĵus sukcesis elpensi tion-ĉi):

3) (Iom mirige) la sufikso 'in' ja esprimas la ideon de ineco, sed ĝi per si mem ne esprimas la ideon de ULECO.

Ne ekzistas nur patrinoj, fratinoj kaj filinoj, sed ankaŭ ekzistas ekzemple bovinoj kaj ĉevalinoj...
Ĉar 'in' ne esprimas ulecon, ja necesas la sufikson 'ul' en vortoj kiel junulino kaj belulino.

Juno signifas juneco, do principe junino signifus 'junecino' (kaj tia vorto nur povus ekzisti en poeziaĵo...); tio-ĉi estas tiel ĉar '-ino' ne povas esti ekvivalento por '-ulino '(mankas la ideo de uleco...)

Dankeme al Peter pro la pripensigo min,

Andreo.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Konsiderante tion, ke laŭ la origina koncepto de Zamenhof, ĉiu vorto, kiu aludas al estaĵoj estas baze vira, kaj por ineco oni devas uzu la formativon "-in", konkludeblas, ke ankaŭ "-ul" devas esti vira, kiel "knabo", "filo", "edzo", ktp. Pensu nur pri tio, ke eblas uzi ankaŭ memstare tiun formativon: "ulo". Ĉu ulo estas viro, aŭ virino? Laŭ la "virŝovinismo" de Zamenhof ĝi devas esti viro. Sekve, eblas paroli pri "ulo" kaj "ulino". Plue, eblas montri ankaŭ "virinŝovinismon": "malino"! :-D
Sed la formativo "-in" estas deklarita virina, do tiu koncepto ne validas por ĝi... :-)
8 years ago.
rughulo
rughulo
la morfemo " ul" ne indikas sekson - simple ghi signifas iun portanton de la radiko . verdulo povus esti homo, au verda arbo, ech verda krokodilo! Lau konvencio e-ta , krokodilo ankau estas homo!
Estajho nur lau konvencio estas io vivanta- sed logike ghi estas nur ajho, kiu estas. ( sed en E-to ne regas plena logiko)

Eblas diri " konato , konatulo " Sed nur kun la persona nomo estas klara chu objekto, besto , au homo.
La karaktero de vortoj nur estas heredo el hindeuropaj lingvoj- sed e-to ankau havas karakteron izolivan tial estas tre racia diri : jun ino trink ino . Nur pro nia europeca prajugho oni ne facile aprobas tian racian formon.
Juno certe ne signifas junecon junumo ne estas junemo - pisi estas alia vorto ol pasi - foje unu litero shanghas tute la sencon de vorto!
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Nu, la formativo "ul" indikas personon, sed ne arbon, ŝtonon, ktp. Laŭ la zamenhofa koncepto, ĉiu persono estas baze vira (rusa influo). Foje en literaturo verkistoj personigas ekz. bestojn, kaj uzas figurasence tiun formativon:
ekz. on "plumulo" por personigita kolombo. Sed tio estas alia afero.
Eblas ŝanĝi la signifon de "ul", sed tiukaze necesas anonci pri tiu ŝanĝo ĉiujn lingvouzantojn, kiuj ellernis ĝian ĝisnunan sencon el Fundamento.
8 years ago. Edited 8 years ago.
rughulo
rughulo
sufikso "ul" ne nur indikas personon, sed ankau ajhon . Ekzistas chielskrapulo kaj dumastulo kaj multaj aliaj.

ke homo estus baze vira, estas koncepto praa-plej vershajne el biblio tial ankau la dio havus viran sekson- francoj ankau ofte eraras, koko ne estas virkoko .

Vi bv. citi el fundamento .

lau nuntempa vortouzo " ul" havas pejorativan sencon ( chu troveblas la shangho de senco en la fundamento?
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
"ul" ĉiam indikas personon. Sed figurasence eblas personigi bestojn kaj aĵojn helpe de ĝi.
8 years ago.
rughulo
rughulo
kara s-ano ,
mi kontrolis la fundamenton - nur estis menciita la personigo per " ul" Sed en nPIV troveblas aliaj vortuzoj ekzemple por scienco. denove Z- ismo : "kvarferdekulo "

Eble mi tro insistas pri " ul" por nomo ajhon. char en mia gepatra lingvo germana- chiu ajho havas sekson esprimiebla per artikolo- Ghi estas praa mondkoncepto - ke la naturo vivas .
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Akademio konscie ne agnoskas on PIV kiel fidindan vortaron, cxar PIV estas plena per eraroj kaj neĝustaj klarigoj.

Lau vi kion signifas tiu "kvarferdekulo"?
8 years ago.
rughulo
rughulo
analoge al trimastulo - shipo kun tri mastoj

kvarferdekulo shipo kun kvar ferdekoj.

duhufulo bestoj kun paraj hufoj


duvostulo besto kun du vostoj

triradulo veturilo kun tri radoj

ktp.ktp

Kiam vi konas pli fidindan referencan vortaron kial vi ne vi diskonigu ghin!
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Iam mi sxanceliĝis inter aĉeti au ne aĉeti on PIV, sed post kiam mi rigardis alen tiu vortaro, mi trovis ĝin esti amatoreca, kaj mi rezignis je ĝi.

Se oni personigas aĵojn (en beletristiko tio oftas), tiukaze eblas akcepti la formativon "-ul" por aĵojn, bestoj, sed en normala lingvaĵo ne!
8 years ago.
rughulo
rughulo
En normala lingvajho oni vaste uzas "ul" ankau por ajhoj Eblas aboni e- gazetojn ( Ekz. Monato) por konstati tion chi.

sed "alen " estas ilo por shuisto

on kiel memstara morfemo estas amatoreca
Chu duonon vi nur komprenis?
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Ne "oni" uzas vaste la formativon "-ul" por aĵoj (kiam ne temas pri intenca personigo en literaturaj verkaĵoj), sed fuŝ-lingvouzantoj.

Iom da kurseto por tiuj, kiuj ne konas Fundamenton:
Jen la 11-a regulo en Fundamento:
"Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj."

"al" estas direkto-montra prepozicio, kiun eblas uzi multe pli varie, ol kiel uzas ĝin tiuj malriĉ-vortotrezoraj lingvouzantoj, kiuj dum siaj tutaj vivoj praktikas lingvon nur per kelkcento da vortoj.

"ale", kiel memstara vorto funkcias ekz. kiel "antaŭe":
"Petro malaperis ale al nordo."

"al" kiel mamstara vorto, kaj "en" kiel memstara vorto, povas formi kunmetitan vorton: "alen"
ĝia signifo estas evidenta por penskapablaj homoj.

"o" kiel finiĝo de substantivo, kaj "n" kiel akuzativa finiĝo funkcias ankaŭ memstare kaj eĉ kunmetite: "on" tiel esprimas akuzativon forme de prepozicio.

Lingvon ne eblas uzi sen prudento.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto
En la Beletra Almanako 1 paĝo 33 Mao Zifu, skribas
“Belino dolĉas pli ol ĉokolado:”
(Alternativas al “Belulino dolĉas pli ol ĉokolado:” sed ne estas laŭfundamenta esprimo)

Mao Zifu estas unu el la plej grandaj nuntepaj verkistoj kaj verŝajne la ple eminenta ĉina esperantisto.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Jes, la vortoradiko "bel" devus signifi personon, por esti uzata senpere kun "-in".
Do, la unua paŝo estas personigi ĝin: "bel" + "ul" + "o" = bel.ul.o
Poste jam eblas transformi ĝin al virina genro: belul + in + o = belulino
Por enkonduki la saman sistemon, kiel en Ido, necesus fari tre multajn ŝanĝojn en gramatiko.
Fakte mankas racie finkompilita gramatiko pri E-o. Tial multaj verkistoj malcertas pri multaj gramatikaĵoj. Sed, por diri la veron, precipe tiuj verkistoj uzas erare la lingvon, kiuj ne tre emas racie analizi la lingvon.
Ekzemple, Detlev Blanke eĉ post multaj jardekoj ne povas rimarki la neceson uzi certajn vortojn ĉiam en la sama flanko de la koncerna vorto. Temas pri kelkaj vortoj: "ankaŭ", "nur", "eĉ", ktp.
Do, evidente ne estas tutegale, ĉu mi diru: "Ankaŭ Petro laboris." aŭ: "Petro ankaŭ laboris."
8 years ago.
rughulo
rughulo
kara s-ano lazlo
Kio estas por vi racia . tio estas tre malracia por aliulo .

Vi tute arbitre analizas la lingvon " viaj proponoj de " ale" kaj alen " certe estas interesaj sed raciaj nur lau via vidpunkto.
Se e-istoj akceptus vian proponon, tiam ghi estus uzata . Sed almenau mi neniam legis " alen" au "ale vi bv. citi la fonton! Mi apelacias al via sincereco.
Mi volonte citos al vi pri la vortuzo de "ul" ne nur el literaturo, sed el E- gazetoj.

Mi esperas, ke ankau vi komprenas - vi ankau komprenas - komprenas ankau vi - komprenas vi ankau chiuj chi frazoj estas ghustaj - sed esprimas nuancojn
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Zamenhof neniam uzis la formon "-intus", sed: "estus ...-int_", tamen ĝi jam estas vaste uzata.
Se oni uzus nur tion, kio jam ekzistas, tiukaze homaro ankorau nun vivus en grotoj. :-)
Ekzistas individuoj, kiuj ĉiam bezonas gvidanton, kiuj ne kapablas memstare ion ajn elpensi, kaj ekzistas kreivaj personoj.
Ekz. tiun "ale" uzis ankau István SZERDAHELYI. La formon "al en" agnoskas ankau Kálmán KALOCSAY en sia libro pri gramatiko.

Tiu fakto, ke vi ankorau ne renkontis kromajn formojn, ol tiaj en la praa Ekzercaro, ne signifas tion, ke onia kreemo ĉesis ekzisti. Lau via reago ŝajnas, ke vi nek la 11-an regulon de Fundamento konas au povas interpreti, apliki.
La uzon de "ul" en beletristiko, por personigi bestojn, aĵojn mi jam klarigis. Kial vi ripetas tion denove?
8 years ago.