Group: Lingva helpejo


Interpunkcio


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
January 22, 2014 - 5 komentoj - 144 vizitoj

(daŭrigo de: www.ipernity.com/group/lingvohelpejo/discuss/158679 )

Interpunkcio klarigas la strukturon de la frazo, montras ties partojn. Tial la rezigno pri interpunkcio malfaciligas, eĉ malebligas la komprenon de la frazo.

Zamenhof malpravis, kiam li rezignis regulojn pri interpunkcio.

Interpunkcio spegulas per frazosignoj (do per grafikaj rimedoj) tion, kion ni transportas en parolado per diversaj aŭdeblaj rimedoj: paŭzetoj, laŭtiĝo, mallaŭtiĝo, levado de la voĉo, mallevado de la voĉo, frazomelodio, kiun ni ĉiam aŭdas en demandofrazoj kaj elvokoj, ktp.

Mi kutime rekomendas la konvenciojn de MONATO: www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php
Comments
rughulo
rughulo
Interpunkcio ne estas grava por la komunikado. S. MacGill ridige skeĉis ĝin!
Ĝi nur estas konvencio , ekz. en Monato .

Krome interpunkcio estas ŝatokupo de harfendistoj.
2 years ago.
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Li…
La harfendistoj de MONATO dankas vin, Michael!
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Sobre kaj konsekvence uzi interpunkcion ne estas harfendi.
2 years ago.
Flandra Esperanto-Li… has replied to Pierre Levy
Dankon, Pierre!
2 years ago.
rughulo
rughulo
La interpunkcio de Flandra E- ligo estas sufiĉe konvencia, sed ne deviga.
La esenco de lingvo ne estas interpunkcio- sed komunikado :-)

tiuj interpunkcioj plej frape kaj elokvente pruvas mian aserton!
2 years ago.