Group: Lingva helpejo


Apostrofo en ludenigmoj


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
January  7, 2014 - 2 komentoj - 115 vizitoj

En mia nuntempa tasko redoni priŝakan tekston al esperanto mi bezonas refari kelkajn vortdivenaĵojn kiel litersupo, vortenigmo, ĉifrita mesaĝo, ktp. kelkfoje estas neeviteble elizii la finaĵon -o, ĉu vi rekomendas anstataŭi ĝi per la apostrofo aŭ tio ne necesas? (ekzemple: en litersupo kun limigita nombro da kvadratoj, mi ne povas skribi "diagonalo"-n, do, mi devas elekti inter " diagonal " kaj " diagonal' ")
Comments
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Stano Marĉek povas pli bone respondi la demandon.

En enigmoj vi ĉiam povas elizii la finaĵon (kaj vi ne devas meti apostrofon). Alimaniere estas preskaŭ neeble fari enigmojn. Se vi miksas vortojn kun kaj sen finaĵoj, tiam estas avantaĝo por la leganto, se vi aldonas indikon, ĉu vi atendas finaĵon ("R" aŭ "*") aŭ ne.
2 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Dankon pro via informo kaj opinio, Michael.
2 years ago.