Group: Lingva helpejo


"RETORIKA DEMANDO"


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
December  2, 2013 - 2 komentoj - 108 vizitoj

En reta PIV
"retorika. Rilata al retoriko: la retorika arto, retorikaj figuroj (stilfiguroj, parolfiguroj); (analoge) retorika demando (nur forma, ne informopetanta)."
#
Ĉi tiu esprimo estas preskaŭ nekonata, eĉ de kelkaj kleruloj en Brazilo.
Ĉu ĝi estas multe uzata en Esperantio?!
Kaj pri via lando?!
Comments
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Estas tute kutima esprimo en la germana. Simila al komento en formo de demando.
3 years ago.
rughulo
rughulo
"Retoriko" estas tre konata al E-isto pro la samtitola verko de Ivo Lapenna.

La malo de retor "(ik) o estas "oratoro". Bedaŭrinde oratoriko ne ekzistas.
2 years ago.