Group: Lingva helpejo


Ŝian, sian


Dorota
By Dorota
September 13, 2013 - 11 komentoj - 227 vizitoj

Ŝi invitis Lin viziti ŝian landon, ŝian urbon - ĉu la frazo estas korekta gramatike?
Ĉu devus estis: Ŝi invitis Lin viziti sian landon, sian urbon?
11 komentoj - La lastaj
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Lau mi ĝi estas tute korekta, En dua kazo mi komprenas ke ŝi invitis lin viziti sian propran (do lian) landon, ĉar ŝi rimarkis ke li tute ne konas ĝin.
3 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi tute konsentas kun la komento de Helena. Lando estas la objekto de la verbo viziti, kies subjekto estas li.
3 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon amikoj! Mia unua versio estis tia, sed ŝanceligis mian certecon amikino.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, prave.

Ŝi invitis lin, ke li vizitu ŝian landon. --> Ŝi invitis lin viziti ŝian landon.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La regulo (ne Fundamenta, sed akademia) estas, ke "si" reprezentas la subjekton
de la laste esprimita ago; tiu ĉi povas esti esprimita per verbo, participo, substantivo
esprimanta agon, aŭ adjektivo entenanta ideon de ago. Precizigoj estas troveblaj
en PIV 2005 (p.1031).
3 years ago.
rughulo
rughulo
La lando nek estu ŝia aŭ sia - sed ĝi estu klare difinita per nomo .

Ekz, : Vizitu francion kaj urbon Liono .

La lando francio ne apartenas al homo , same la urbo ankau ne estas ies propraĵo .

Sed bv. viziti mian hejmon
3 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Nia rughulo ree disdonas siajn strangajn konsilojn.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Bv. konsili , kiu lando estu la ŝia?

La pronomoj staras por nomoj - ankaŭ la refleksivaj .

Krome " ruĝulo" ne estas mia vera nomo.
3 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Ŝi certe bone scias , kiu lando estas ŝia kaj private informos lin, kien li devas veni.
3 years ago.
Tjeri
Tjeri
Kiel maristo, hulon mi konas, sed rugon ne.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Ne necesas majuskligi la la " L" - tio signifus sanktulon.
3 years ago.