Group: Lingva helpejo


snowboard


Vladimír Türk*
By Vladimír Türk*
March 24, 2008 - 8 komentoj - 2 149 vizitoj

Estimataj, ĉu iu povas esperantigi la vorton? Mi ne trovis ĝin en miaj vortaroj. Ĉu ĉiuj lingvoj prenas la anglan kunmetaĵon?
8 komentoj - La lastaj
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Mi elektus "glittabulo"-n aŭ eble "skitabulo"-n ("skio" estas longa mallarĝa tabuleto por unu piedo). Ekzistas, sen neĝa kunteksto, la radohava varianto "rultabulo".
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Dankon. Do, se ekzistas rultabulo (pri ĝi mi ĝis nun ne sciis), certe taŭgas ankaŭ viaj esprimoj. Mi preferus skitabulon.
8 years ago.
Karulo (Karles) * has replied to Vladimír Türk*
Tamen en vikipedio nur aperas la laŭvorta traduko neĝtabulo
eo.wikipedia.org/wiki/Ne%C4%9Dtabulo
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ankaŭ tiu ĉi vorto plaĉas al mi, kvankam ĝi povus signifi ankaŭ tabulon por forigi neĝon desur trotuaro, ĉu?
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
"snowboard" estas simbolvorto. Ĝi jam ricevis certan signifon dum flu-paso de jaroj. Sed tute komence nek angloj sciis tion, kion ĝi vere signifas.

Tradukite laŭvorte al ajna lingvo, neniu komprenus firme ĝian signifon. Do pli konsilinde estas aŭ transpreni la jam disvastiĝintan originan simbolvorton (snovbordo), aŭ priskribi ĝin per E-aj vortoj: surneĝa glit-tabulo.
Krei amase proprajn simbolvortojn ne estas signifa gloro. Grava merito estas komprenigi ilin al tiuj, kiuj renkontas ilin unuafoje.
Tiu konsilo validas por ĉiuj simbolvortoj el ĉiuj lingvoj.

Ĝis kiam PIV restos ne libere konsultebla sur interreto, ĝia eĉ refreŝigita enhavo restas privilegio nur por tiuj malmultaj lingvouzantoj, kiuj povis aĉeti ĝin.

Kompili on PIV estas granda laboro. Sed ankaŭ kompili Linukson estas granda laboro. Tamen Linukson eblas elŝuti desur interreto senpage...
8 years ago. Edited 8 years ago.
rughulo
rughulo
Mi konstante uzas neghtabulo kun mia filo- kiu tre lerte neghtabulas.

foje mi demandis AdE pri " inlineskates" ghi ne sciis respondi, proponis unuvicaj rulshuoj .

Mi simple uzas rulsketiloj
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Vladimir Türk: Ankaŭ tiu ĉi vorto plaĉas al mi, kvankam ĝi povus signifi ankaŭ tabulon por forigi neĝon desur trotuaro, ĉu?

Kvankam oni povas sendube forigi neĝon per neĝtabulo, tiucela ilo estas neĝŝovelilo.
8 years ago.
rughulo
rughulo
En la alemana de junulara jhargono oni kreis kriplan vorton " snebi" krome ekzistas en tiu sportbrancho multaj aliaj esprimoj tute ne komprenebla por ordinarulo
8 years ago.