Group: Lingva helpejo


Lampŝirmilo


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
August 22, 2013 - 11 komentoj - 230 vizitoj

En Fejsbuko oni publikigis ŝercvinjeton kun la esprimo "abaĵuro", celante la parton de (tablo-, pied-)lampo kiu ĉirkaŭas la ampolon. Tuja reago estis proponi anstataŭigon per "lampŝirmilo" sed baldaŭ alia intervenanto obĵetis ke laŭ teknika vidpunkto ne ĝustas ĉar ĝi povas esti "travidebla lampŝirmilo" kiel ekzemple oni vidas ĉe stratlampoj. Aliaj proponoj estis sufiksumi per (lamp)ĉapo, -ĉapelo, -tegilo, -ombrelo eĉ -vestaĵo. Kion vi opinias?
11 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Miaopinie la kutima, kaj sufiĉa, vorto estas lampŝirmilo, kvankam pli taŭge estus nomi ĝin lumŝirmilo...
3 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Kiu ne konas la vorton "abaĵur-o"?
Lampŝirmilo por mi estas ajnaĵo ,kiu ŝirmas lampon, povas esti simpla metala reto; kiel "abaĵuro" mi komprenas ion , kio krom ŝirmi , dekoras, plibeligas.
3 years ago.
rughulo
rughulo
ĝi eĉ ne ekzistas en PIV! Sed "lampŝirmilo " ĉiu komprenas
3 years ago.
Bernardo
Bernardo
Tiuj, kiuj iom pli interesiĝas pri la malnova vorto abaĵuro el la vortaro pola-esperanta de Grabowski 1908 povas legi mian studeton tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/140251.

Ĝi nur supraĵe estas franca vorto, sed eniris Esperanton fakte laŭ la vojo franca -> pola -> Esperanto. Tio estas ofta fenomeno, legu pri la paralela temo "La franca tra rusa bionoklo": www.ipernity.com/blog/bernardo/391227.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Bernado revenis.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Por paroli lingvon, ne necesas scii antikvajn vortarojn .

Nia diskutgrupo nomiĝas "kiel diri ĝin " en e-to, sed ne kiel skribi
3 years ago.
Riŝo
Riŝo
Tion, kion oni diras, oni ankaŭ povas skribi. Utilaj estas frazeologiaj vortaroj kiel ekzemple "Kiel diri..." de Lentaigne:
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1124
www.ipernity.com/doc/risho/26426361
www.ipernity.com/doc/risho/26426445
3 years ago. Edited 3 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
>rughulo - Vivu analfabeteco. Sufiĉas ke ni sciu paroli, ne gravas kiel ni skribas!!!
3 years ago.
rughulo
rughulo
Vivu parolata lingvo!
3 years ago.
rughulo
rughulo
La unua skribo nur aperis antaŭ dekmilo da jaroj,
Ankaŭ nuntempe multaj ( miloj da lingvoj ) ne konas alfabeton.
3 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Tio tute ne signifas ke ni ne devas lerni skribi senerare.
3 years ago.