Group: Lingva helpejo


Antaŭ Kristo/post Kristo


Dorota
By Dorota
August  2, 2013 - 8 komentoj - 186 vizitoj

Kiel oni povas diri antaŭ Kristo aŭ post Kristo, se oni volas eviti la religian esprimon?
8 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Fakte la internacia jarkalkulo havas religian devenon. Eble esperantistoj povas kalkuli laŭ la kreo de esperanto, ni do estas nun en 126 PE (post Esperanto)
Nu, tamen ekzistas la esprimoj "komuna erao" kaj "banala erao", kiuj kaŝas la kristanan devenon de nia sistemo.
3 years ago. Edited 3 years ago.
Riŝo
Riŝo
Ŝajnas al mi, ke la plejmulto ne scias kio estas "esperanta, komuna aŭ banala eraoj". Se oni volas esti komprenata de la ĝenerala publiko (almenaŭ en Okcidento), oni malfacile povas eviti la tempokalkulon de la kristanisma erao komprenita pli en historia ol en religia senco:
eo.wikipedia.org/wiki/Erao
Per la mallongigo a.K. kaj p.K. oni povas iom banaligi la esprimon, se la nomo Kristo ĝenas.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, Riŝo-eske: antaŭ nia erao / post nia erao.

Tio tamen ne ŝanĝas la fakton, ke la "eraoj" estas disigitaj per la naskiĝo de Kristo. Ankau la islama kalendaro estas religia.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Tjero plene pravas : Certe ĉiu rtajtas kalkuli laŭ siaj normoj kaj preferoj - tion i.a. agnoskas la deklaracio pri homaj rajtoj .
Se vi demandas E-iston, tiu plejofte scias respondi, kiam komenciĝis nia erao.
3 years ago.
Dorota
Dorota
Ĉu eblas (estas rekomendinda) anstataŭi "a.K. kaj p.K" per esprimo Nova erao, Malnova erao?
3 years ago.
Harri Laine has replied to Dorota
Eble ne tre rekomendinde. Se "erao" signifas sistemon por kalkulado de jaroj (laŭ PIV), "nova erao" povus signifi iun novan sistemon, ni diru la francan revolucian kalendaron kaj "malnova erao" eble estus komprenata kiel nia normala kalendaro.

La plej kutima anstataŭigo de p.K.. kaj a.K. (aŭ p.Kr., a.Kr.) estas K.E. kaj a.K.E., kiujn oni legas "komuna erao" kaj "antaŭ komuna erao" (oni povas ankaŭ legi "kristana erao", kaj tiel eble ĉiuj estas kontentaj). Mi verŝajne vidis iam ankaŭ la nomon "vulgara erao". Sed ankaŭ K.E. kaj.K.E estas problemaj.

Unue, en tiuj esprimoj "erao" signifas ĉu nur la post-Kristan tempon, ĉu la tempopunkton de la naskiĝo de Kristo. Tia du- aŭ trisignifeco fakte estas eco de "erao" (kaj ankaŭ de "epoko").

Due, la vorto "erao" estas tre malmulte uzata en iu alia kunteksto. Kial enkonduki novan vorton por tiom speciala uzo? Tute sufiĉa estus kalendaro aŭ eĉ jarkalkulo, precizigita ĉu per "komuna", ĉu per "kristana", "vulgara", "ĝenerala" aŭ alia vorto. Tute ne ĝenas, ke ekzistas pli ol unu kristanaj kalendaroj, ĉar ankaŭ ĉe "K.E." oni neniel precizigas, ĉu io okazis laŭ Gregoria, Julia aŭ iu alia kristana jarkalkulo.

Restas kelkaj problemoj pri la precizaj formuloj (oni povus heziti ĉu uzi artikolon; iu eble ne ŝatus diri "antaŭ komuna kalendaro", k.a.), sed finfine temas nur pri konvencioj. Do, mi ne donas precizan rekomendon pri oportunaj mallongigoj. La formuloj p.K. (pK, p.Kr.. kaj similaj) kaj K.E. estas fakte uzataj kaj plej verŝajne komprenataj, kvankam eble diversmaniere legataj.

Krome, mi ne bone komprenas, kial iu ne povas nomi jaron "post-Krista" tute sendepende de sia kredo, ĉar la vorto ja estas nur nomo. Sed tiaj estas la homoj, kaj tiaj preferoj-malpreferoj eĉ kaŭzas militojn. Kial do ne ŝanĝojn en lingvoj.
3 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi aldonu, ke precipe "p.K." kaj "K.E." eĉ estas apenaŭ bezonataj esprimoj. Eblas tute bone diri, ke "Romo brulis en (la jaro) 66(-a)", sen ia ajn dubo pri la ĝusta jaro. Por la datoj antaŭ la jaro 1 necesas alia konvencia formulo. Almenaŭ ĝis nun, tio plej ofte estis a.K. La Esperanta Vikipedio uzas minus-signon (vidu ekz. la artikolon -7 kaj similajn), kio ne estas matematike ĝusta.

"Komuna Erao" (kaj precipe "K.E."), kiu ŝajnas ĝis nun la sola iom uzata anstataŭaĵo por "p.K", estas klare formita simple kiel kopio de alilingvaj modeloj, ĉefe la angla "C. E.", sen konsidero pri apartaĵoj de Esperanto. Mi ne konsideras ĝin neŝanĝeble enradikiĝinta en la lingvo, kaj verŝajne multaj tute ne scias ĝian signifon. Ambaŭ vortoj "komuna" kaj "erao" estas iom problemaj en ĝi. – Por krei bone funkciantan evitesprimon en Esperanto, supraĵe kaŝantan la originon de la tempokalkulo, oni pensu en Esperanto.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Pri la pratempo ekzistas nenia jarkalulo krom la neprecizaj eraoj : holoceno kvaterno .
En la kosmo ankaŭ ne ekzistas jarkalkulo , sed kalkulo de lumjaroj
3 years ago.