Group: Lingva helpejo


Verda, verde


Dorota
By Dorota
July 29, 2013 - 4 komentoj - 143 vizitoj

Ĉu la frazo: "Mi farbas mian domon verda" estas samsignifa kiel: "Mi farbas mian domon verde"?
Comments
Tjeri
Tjeri
Verda rilatas al la rezulto de farbi, sed verde rilatas al ago farbi.
En tiuj frazoj la signifoj similas (Kvankam en la dua frazo, vi povas uzi ekologian ruĝan farbon, ĉu ne?).
Sed : mi rigardas lin stulta, kaj mi rigardas lin stulte, havas tute malsimilajn signifojn.
3 years ago. Edited 3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi farbas mian domon, por ke ĝi estu verda. --> Mi farbas mian domon verda. (Mi verdigas mian domon per farbo.)

Mi verde farbas mian domon. -- En ĉi tiu kazo la frazo havas la saman rezulton (verde farbi), sed ne estas rekomendinda.

Komparu: Mi rapide farbas mian domon. (rapide farbi)
3 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon por la komentoj kaj klarigoj. Tjeri, vi pravas se temas pri la ekzempla frazo kun "stulta". Do ankaŭ dependas de la verbo kiun ni uzas kaj por kio, kion ni volas esprimi.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Farb ` kaj verd`ne estas verboj - sed simplaj radikoj. Ekz. tute ĝustas : Mi ŝmiris per verde ekologia farbo la domon .
3 years ago.