Group: Lingva helpejo


Plenmano? Manpleno?


Dorota
By Dorota
July  7, 2013 - 6 komentoj - 179 vizitoj

Kia estas diferenco inter tiujn du formojn? Ĉu mi havas plenmanon da nuksojn aŭ mi havas manplenon da nuksojn?
6 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi havus manplenon (kaj buŝplenon da biero).
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Laŭ PIV:

Plenmano = Tiom, kiom povas enteni fermita mano.
Manpleno = La kvanto enhavata en mano.

Miaopinie, la indiko "fermita" estas fremda al la kunmeto "plenmano"
kaj ambaŭ vortoj estas sinonimoj.

Mi analizas ilin tiele:

Plenmano = (plena mano)o = aĵo (kvanto) egala al plena mano.
Manpleno = pleno de mano = aĵo (kvanto) egala al pleno de mano.

Mi preferas diri "manpleno", kies analizo ŝajnas al mi iom pli simpla, sed
en korektota teksto mi ne korektus "plenmano". al "manpleno".
3 years ago.
rughulo
rughulo
La ĉefelemento troveblas en E-to je la fino .

Noktomezo- meznokto
1- emfazo de mezo 2. emfazo de nokto

Manpleno 1. emfazo de pleno plenmano 2. emfazo de mano
3 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon por ĉiuj komentoj en la diskuto. Mi preferas uzon "manpleno".
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ankaŭ mi, sed "plenmano" ne estas eraro.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Ĝi estas plen (a) mano .
Eblas ankaŭ diri : miskompreno kaj komprenmiso
3 years ago.