Group: Lingva helpejo


denuncanto, avertolanĉisto


Riŝo
By Riŝo
July  6, 2013 - 6 komentoj - 152 vizitoj

Ĉu jam ekzistas vorto en Esperanto por "whistleblower" ?

en.wikipedia.org/wiki/Whistleblower
6 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
sekretmalkaŝanto, distrumpetanto

(malpli serioze: malsekretiganto)

dict.leo.org proponas en la disktutado:

Skandalaufdecker
Nestbeschmutzer
Interner Informant
Ausplauderer

Evidente homoj havas tre diversajn opinio pri tio, kio estas "whistle-blower". Li ne malkovras skandalojn, li ne malpurigas sian hejmon, li ne estas "interna informanto". Li jes estas (sekret-) babilanto.

Se vi aludas pri Snowden: Mi ne komprenas la ekscitiĝon pri li - sed kredeble neniu scias, kion li vere babilis. La taskoj de sekretaj servoj estas la kolektado de informoj ("Intelligenz", "intelligence" ĝuste signifas tion, fruaj gazetoj en Germanio havis la nomon "Intelligenzblätter", vd.: lennartz.ms11.net/zeit_wesen.htm).

La agadon de NSA same ĉiu konas. De kiam ĝi ekzistas, ĝi kolektas ĉiuspecajn informojn. En Okc. Berlino la usonanoj havas grandegan stacion, kiu legis la (pli malpli kompletan) radiotrafikadon de GDR al Sovetunio. La afero do estas sufiĉe hipokrita. Laŭ tio, kio aperis en la publiko, Snowden rakontis nenion nekonatan.

Certe li havas iujn aldonajn informojn, la pri tiuj la publiko ne parolas.
3 years ago. Edited 3 years ago.
rughulo
rughulo
spiono
3 years ago.
Riŝo
Riŝo
Fakte spiono, ano de sekretservo, kiu malsekretigas al tutmonda publiko siajn sciojn pri la labormetodoj de sia dunginto. Li do estas denuncanto pro personaj aŭ politikaj motivoj. Lia ago estas kontraŭleĝa, sed fakte la spionado de la sekretservoj estas same kontraŭleĝa.
3 years ago. Edited 3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Spiono havas la taskon eltrovi sekretojn. Tiusence Snowden estis spiono laŭ komisio de sia registaro. Malkaŝi la sekretojn al publiko ne estas spionado.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Liaj dungintoj povas konsideri lin perfidulo, kaj tio estas eksterleĝa nocio.
Oni povas kun bedaŭro konstati, ke ankoraŭ nun la rilatoj inter eĉ amikaj
ŝtatoj povas esti pli malpli krimaj, kaj tial embarasaj por ĉiuj, kiam ili
estas publike malkaŝitaj.

Se ni ankoraŭ estus en la "Malvarma Milito" kaj Snowden estus sovetia sekreta
agento, kiu malkaŝis manovrojn de sovetia sekreta servo, mi ne povas dubi,
ke li estus akceptita kiel heroo en ĉiuj okcidentaj landoj, de Okcidenta Germanio
ĝis almenaŭ Usono.
3 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Nederlande oni nomas tian personon "sonorilegisto". Denuncanto, avertanto aŭ rivelanto (de ŝtataj sekretoj) ŝajnas bonaj al mi.
3 years ago.