Group: Lingva helpejo


‘iuj’ ‘kelkaj’ & ‘iom da’


Peter Bowing
By Peter Bowing
February 29, 2008 - 11 komentoj - 2 465 vizitoj

Ĉu tiuj ĉisubaj propozicioj estas ĝusta Esperanto? Ĉu por ĉiu propozicio la enkapa bildo egalas?


1 Estas ovoj sur la tablo.

2 Estas iuj ovoj sur la tablo.

3 Estas kelkaj ovoj sur la tablo.

4 Estas iom da ovoj sur la tablo.
11 komentoj - La lastaj
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
1 entute
2 bluaj, pezaj, nedifinita lau kvalito, oni ne bone scias
3 pli ol 2 malpli ol proksimume 5?
4 meza, nedifinita kvanto
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
1 "Estas ovoj sur la tablo." - korekta frazo

3 Estas kelkaj ovoj sur la tablo. - korekta frazo
2 "Estas iuj ovoj sur la tablo." - erara frazo pro la maĝusta uzo de "iuj".
korekte:
"Sur la tablo iuj ovoj estas rompitaj."/ "Iuj ovoj sur la tablo estas miaj."
"Iuj el la ovoj desur la tablo estas malfreŝaj." iom simila al "Kelkaj el la ovoj desur la tablo estas malfreŝaj."

4 Estas iom da ovoj sur la tablo. - ĉar ovoj estas kalkuleblaj, ne uzatas "iom" sole. Oni pensus, ke sur tablo estas spuroj de rompitaj ovoj.

"Ioma kvanto de ovoj estas sur la tablo." - sed pli bone: "Kelkaj ovoj estas sur la tablo."

Restas por ĉiam la amuzeta demando: kie estas la limo inter kalkulebla kaj nekalkulebla? - la plej ĝusta respondo estas marki la ĉiutagan kutimon taksi tiun nocion. Kompreneble, ankaŭ tio povas varii de lando al lando...
8 years ago.
rughulo
rughulo
"Iuj ovoj estas sur la tablo " estas korekta frazo

ghi signifas tion : au ovoj de struto , anaso , koko ktp

analoge . : iuj arboj kreskas en ghangalo iuj gentoj estas konsiderataj stultaj
8 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Peter, ĉiuj proponitaj de vi propozicioj estas esperante korektaj. Mi provos kompletigi viajn frazojn:
1) -atentu ne rompi ilin
2) -kiu alportis ilin?
3) -apenaŭ kolektitaj en la kokejo
4) -mi vendos ilin
8 years ago.
rughulo
rughulo
pro via respondo n-ro du

chu strutino demetis la ovojn, au chu via amiko - ambau demandoj esta ghustaj .

Ankau eblas diri : iaj ovoj estas sur tablo

sed la vortetoj : iu , ia, iom, kelk ne estas prepozicioj , sed jes estas propocizio la vorteto " sur"
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Kara rughulo,

--
/ "Iuj ovoj estas sur la tablo " estas korekta frazo /

ghi signifas tion : au ovoj de struto , anaso , koko ktp
--

Ĉu vi perceptas la diferencon inter "iuj" kaj "iaj"?
8 years ago.
rughulo
rughulo
Z . faris la demandon . kia estas via nomo? ( por ekscii la individuan nomon, ne la familian )

homo havas ian nomon , havas iun nomon , ion nomon , ankau eblas diri . ies iel . ech iam au ial lau cirkonstancoj kaj neceso . ie vi trovos chiujn vortetojn - en la fundamento .

en AdE oni disputis chu estas ghustaj la demandoj kiu estas via nomo au kio estas via nomo?

vi bv diveni kion respondis AdE dum publika kunveno de UK?
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Min absolute ne interesas, kion oni respondis dum ajna kunveno.
"Kiu estas vi?"
kaj
"Kio estas vi?"
estas demandoj, je kiuj elformiĝis konvencio iel respondi:
Kiu estas vi? = kiel vi nomiĝas.
Kio estas vi? = pri kio vi okupiĝas.
La origino de tiu konvencio estas diskutinda.

Nek la unua, nek la dua demando povas racie anstatauigi la normalajn demandfrazojn:
a.) Kiel vi nomiĝas?
b.) Pri kio vi okupiĝas?

Oni unue ĉiam interesiĝas ĉefe pri la nomo (sed ne pri la familia nomo), por povi alporoli iun homon.
8 years ago.
rughulo
rughulo
kara amiko-
Lingvo ja elformighas dum kontakto kun alilandanoj dum kunveno , kongreso renkontigho .


La demando al Ade estis : kio estas via NOMO - kaj tute ne " kio estas vi " kial vi ne legis la vorton " nomo"?
En filmo" Mazi" simple oni demandis " via nomo" tial absolute necesegas kontaktoj - fundamenta kondicho estas intereso por ajna kunveno .

En mia flegista profesio plej gravas familia nomo -se mi alparolus iun pacienton per persona nomo, tiam tiu ofendighus!
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
"Z . faris la demandon . kia estas via nomo? ( por ekscii la individuan nomon, ne la familian )"
---
Tio bedaŭrinde ne estas la sola eraro, kion faris Zamenhof. Precipe ĉe la fino de sia kread-laboro li jam parte perdis kontrolon pri la reguleco, racieco de sia lingvo.

Je la demando: "Kia estas via nomo?" oni povas respondi jene:
"Mia nomo estas bela!" :-)

Korekte:
"Kiel vi nomiĝas?"; "Kiel oni nomas vin?"; eventuale: Kio estas via nomo?

Foje kunteksto povas helpi onin diveni la ĝustan mesaĝon de iu frazo, sed foje ne.
Tial, la ĝenerala instruo pri iu regula, racie kompilita planlingvo estas klopodi uzi ĉiam la plej konvenan formon.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Estas kvar ĝustaj frazoj. Sed - vi prezentas ilin sen kunteksto. Nur per kunteksto ni povas konkludi, ĉu la aŭtoro volis doni specialan signifon, pezon al unu aŭ alia frazo.
8 years ago.