Group: Lingva helpejo


Se la akuzativo ne havas ‘n’ pro iu ĝusta kialo


Peter Bowing
By Peter Bowing
February 22, 2008 - 12 komentoj - 3 060 vizitoj

Ĉu la sekva propozicio estas skribite en ĝusta Esperanto?

- Multe da hundoj mordas multe da katoj.

Ne eblas marki la normativan aǔ la akuzativan substantivon. Ĉu oni komprenu ĝin nur kiel SVO (hundoj mordas katojn), aǔ ankaǔ kiel OVS (Hundojn mordas katoj)?

Mi opinias, ke se la akuzativo ne havas ‘n’ pro iu ĝusta kialo, tiam oni komprenu la vortordon kiel SVO. Fakte oni jam renkontas similaĵon, nome SVK.

- Hundo estas besto.

Oni distingi inter subjekto kaj komplemento nur per vortordo.
12 komentoj - La lastaj
Dorina
Dorina
Mi ja ne estas lingvisto, kaj estas multe pli kompententaj pri la temo. Tamen mi audacas alparoli la temon. Hundo estas besto / besto estas hundo - ja por mi egalas.
Tamen, mi evitus uzi la frazon Multe da hundoj mordas multe da katoj - malgrau ties lingva ghusteco (chu?), simple, char la frazo ne estas unusenca (kiel en aliaj lingvoj), kaj ankau ne bela (kiel en aliaj lingvoj).
Estas ja nenia problemo pri la lauregula (ne)uzo de akuzativo. Nur ni evitu tiujn frazojn... . Por mi tio "sonas" ech pli bele, tiel: Multaj hundoj mordas multajn katojn. Mi ne vidas, kial uzi la "da"-formon chi tie... Male: Multaj hundoj manghas multe da viando - estas pli motivita.
8 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Mi opinias tiun konstruon evitinda ĉar ĝi vekas dubojn nenecese. La solvo "multaj hundoj mordas multajn katojn" estas klara.
Ankaŭ oni povas debati pri la propono "multe da hundoj mordas al multe da katoj", kio forigas la heziton.
8 years ago.
Dorina has replied to Karulo (Karles) *
Anstatau "mordas al multe da katoj", mi uzus tiel: "mordas la voston al multe da katoj" / "mordas al multe da katoj la vostojn" - do, kun akuzativo.
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Nu, laŭ mi oni ne povas uzi ian regulon rilate vortordon, ĉar en diversaj lingvoj ekzistas diversaj vortordoj kaj Esperanto ja ekzistas por ĉiuj nacioj. Krome, ekzemple en la ĉeĥa lingvo ofte eblas emfazi iun vorton per vortordo malkutima. Tial ,se necesas precizigi subjekton kaj objekton, ni uzu akuzativon, sed nur ĉe vera neceso. Tro ofte mi vidas ĉi tie prepozicion kaj sekve akuzativon, kio iom konfuzas min, ĉar post prepozicio devus ĉiam veni nominativo. Kompreneble hundoj mordas katojn, nur malofte okazas alia afero.
8 years ago.
Dorina
Dorina
Peter demandis:... tiam chu oni supozas SVO. Eble: jes. Sed ne lauregule, eble nur lau la logiko de esperantoparolantoj, kie en la gepatra lingvo ne estas akuzativo. Kaj tiel ja povas plivastighi SVO-formo - kaj eble farighos kutimo... La SVO frazoj plachas al mi pli multe, ankau se estas n-indikita akuzativo, dum, hungarlingvanoj "kuraghe" uzas OVS, char en la hungara lingvo tiu formo ne maloftas.
8 years ago.
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Li…
Eŭropanoj probable supozas SVO, sed Esperanto estas internacia lingvo. Ĉu ankaŭ ĉino aŭtomate komprenos SVO? Mi mem ĉiam provas eviti frazojn, en kiuj ne klaras, kiu estas subjekto kaj kiu estas objekto. Preskaŭ ĉiam eblas trovi alian pli klaran vortumon.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
La formo "multe da" milde dirite, ne estas vere logika formo. Eble ĝia apero estas konsekvenco de iu forta etnolingva influo.

Uzu unu el la sekvaj formoj:
"Multaj hundoj mordas multajn katojn."
aŭ:
"Multo da hundoj mordas multon da katoj."
8 years ago.
Gag-Pa de AGFU Francisko Garcia
Gag-Pa de AGFU Franc…
MI KOMPRENAS KE AKUZATIVA FORMO KUN FINAJXO -N EKZISTAS POR KE ESPERANTO ESTU FLEKSEBLA LINGVO. SED NE NECESAS ESTI ABSOLUTE STRIKTA PRI TIO EN KELKAJ ESPRIMOJ KIE DUBO EKZISTAS PRI GXIA UZADO.

TAMEN, PRESKAUX CXIAM ONI POVAS TROVI RIMEDOJN POR UZI LA FINAJXON -N POR
PERSONOJ KIUJ KIEL LASZLO HAVAS PLIAN STRIKTAN LOGIKAN MENSON.

EKZEMPLE:

DONU AL MI PLI = DONU AL MI PLION
DONU AL MI TRI = DONU AL MI TRION
MI VOLAS MULTE DA TIO= MI VOLAS MULTON DA TIO

MI NE SCXIAS CXU EKZISTAS IA FRAZO KIE ONI NE POVAS ATINGI UZADON DE LA FINAJXO -N DE AKUZATIVO. CXU VI KONAS IUJN?

PLI MALLOGIKA ESTAS MIAOPINIE LA PERSISTECO NE UZI SUFIKSON POR VIRECO. GXI OKAZIGAS LA VORTON VIR-INO-O, VORTO KIU VERSXAJNE INDIKAS ESTAJXO KIU ESTAS SAMTEMPE VIRO KAJ INO. MI SOLVAS CXI TION UZANTE LA VORTON HOMINO.

NI NE FORGESU KE ZAMENHOF DIRIS EN LIAJ PAROLADOJ KE VOLAPUK MALSUKCESIS CXAR GXI NE HAVIS EN SIA STRUKTURO LA KAPABLON EVOLUI.
8 years ago.
Karulo (Karles) * has replied to Gag-Pa de AGFU Franc…
Vi sufiĉe pravas pri la vorto "virino" kiu estas absolute eksterlogika. Multaj homoj anstataŭas la paron "viro-virino" per la iom pli logika kaj pozitive diskriminacia "ino-malino".
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
"Donu al mi pli." / "Donu al mi tri." estas elipsaj frazoj:
Komplete ili aspektas jene:

"Donu al mi pli multon da ĝi."
"Donu al mi pli multon el ĝi."
"Donu al mi tri metrojn /kilogramojn /pecojn el ĝi/ ili."
"Mi volas multon da ..."
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
En Esperanto libera vortordo ne povas koncerni ĉiujn vortojn.
La vero estas tio, ke la lernolibraj gramatikoj estas ege mankhavaj. Se mi iam havos tempon, mi surpaperigos aŭ metos al sur interreto tiujn regulojn, kiuj ja absolute necesas por, ke oni povu firme, memfide uzi la lingvon. Ĝis tiam vi devos "pluki" de ie-tie la necesajn informojn...

La verbo "iĝi" (kreita el la formativo "-iĝ" ) apartenas al tiuj vortoj, kiuj ĉiam devas stari antaŭ la koncerna vorto - same, ankaŭ la verbo "igi".

Bedaŭrinde, pro lingvouza nedisciplinemo multaj Esperantistoj ne respektas tion. Ili argumentas false , kiam klarigas tiun misan vortordon per intenco fari emfazon. Por emfazi ion, Zamenhof kreis la vorteton "ja". Do, oni ja bonvolu uzi tiun vorteton!

"Viro iĝas ja virino." - anstataŭ la misa vortordo: /Virino viro iĝas./ (por emfazi la rezulton)
8 years ago.