Group: Lingva helpejo


Raso


Pierre Levy
By Pierre Levy
May 17, 2013 - 10 komentoj - 198 vizitoj

Laŭ iniciato de "Front de gauche" (politika alianco gvidata de Jean-Luc Mélenchon /
ĵanluk melanŝon kaj en kiu partoprenas la Franca komunista partio), la franca
deputitaro voĉdonis la forigon el la Franca konstitucio je la vorto "race" (raso), kiu
troviĝis en frazo esprimanta malpermeson je diversaj formoj de diskriminacio. La
false bona intenco estis forigi vorton, kiun la voĉdonintoj erare pensas sensenca.
Miaopinie ili formale nur forigis la malpermeson je diskriminacio.
La vorto "raso" ne estas sensenca, sed male havas plurajn sencojn, kiujn la rasismo
senĝene konfuzas por false pravigi kriman diskriminacion..

The topic of this discussion has been edited by Pierre Levy 3 years ago.

10 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Kompreneble rasoj ekzistas. Demandu vian najbaran kamparanon, de kiu raso estas liaj porkoj kaj bovoj.

Kaj kompreneble ekzistas homaj rasoj. Vi povas forigi la vorton "raso" kaj anstataŭigi ĝin per alia vorto, tio ne ŝanĝas la fakton, ke ekzistas rasoj.

Aparteni al iu raso en si mem ne estas io bona aŭ malbona. Ĉiuj rasoj estas egalvaloraj kaj havas samajn rajtojn, sendepende, ĉu mi estas blu-haŭta andoriano aŭ punc-haŭta eŭropano. La problemo ne estas, ĉu ekzistas rasoj, sed ĉu homoj apartenantaj al iu raso havas aliajn rajtojn aŭ estas taksataj kiel pli aŭ malpli valoraj.

Eĉ pli: La neado de la ekzisto de rasoj en si mem jam estas rasisma, ĉar tiu penso enhavas la ideon, ke homaj rasoj eble ne estas egalaj.
3 years ago.
Tjeri
Tjeri
Neniel utilas pridiskuti la temon, kiam oni ne difinis tion, kio estas raso, kaj precipe homa raso.
En biologio, oni identigas specion per genronomo kaj specionomo (Parus major granda paruo) por rasoj (aŭ subspecioj) oni aldonas trian nomon (Parus major major, Parus major cinereus ktp) Pri homoj, ĝis nun mi konas nur Homo sapiens sapiens, kaj malaperintan Homo sapiens neandartalensis. Pri, kiaj aliaj rasoj temus?
Cetere, porko (Sus scrofa domesticus) estas raso de apro (Sus scrofa ) . Kamparanoj ofte scias nenion pri scienca biologio.
La aserto, ke neado de rasoj estas rasismo, ŝajnas al mi nur sensenca polemikaĵo.

Tion dirinte, mi scias, ke ekzistas ankaŭ sociaj klasifikaĵoj, kiun oni nomas rasojn. Sed socia klasifikado dependas de socioj. La franca socio, per siaj politikaj organoj, nun decidis, ke raso ne plu estas elemento de klasifiko de homoj.
3 years ago. Edited 3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Tjeri pravas, sed ĝuste por socia klasifikado mi ne uzus "rason". Mi miskomprenis Pierre-on, ĉar mi komprenis, ke oni volas tute forstreki la vorton "raso" (ankaŭ por bestoj).

"La aserto, ke neado de rasoj estas rasismo, ŝajnas al mi nur sensenca polemikaĵo." Kompreneble tio estas polemikaĵo. La baza ideo estas, ke la vorto "rasismo" aŭtomate elvokas reagon. Se mi asertas, ke s-ro Abc estas rasisto, tiam ĉiuj homoj tuj kondamnas lin - neniu kontrolas, ĉu mia aserto estas vera. Iu ajn senchava diskuto pri unu aŭ alia temo, kiu eĉ nur tuŝas la vorton "raso" ne estas ebla. La gazetaro kaj la televiizio faris belajn Pavlovajn hundojn el ni.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La Konstitucio malpermesis diskriminacion - interalie - surbaze de raso. Por tio
ĝi ne bezonis fari hipotezon pri konkreta senco de la vorto "raso". Forigante la
vorton el la malpermeso, la deputitoj ne forigis ĝian signifon, kia ajn ĝi estas, el
la kapo de rasistoj. Formale, ili do ne forigis la ideon pri raso, sed nur la
malpermeson je diskriminacio pri raso.

La juda raso ne ekzistis pli nek malpli ol nun, kiam la nazioj sendis al
morto judojn pro "aparteno al la juda raso". Ili ne mortigis vorton, sed
homojn.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Fine mi tute komprenas. La konstitucio malpermesas diskriminacion surbaze de raso. Nun iuj homoj volas forigi la vorton "raso" el la konstitucio, ĉar rasoj ne ekzistas, sekve oni ne volas uzi la vorton en la konstitucio.

Sed ĝuste pri tio mi atentigis en mia unua respondo. Kiam oni ne volas uzi la vorton "raso", oni ne povas malpermesi la diskriminacion de rasoj. La kvadrateco de la rondo.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Bedaŭrinde ili ne nur "volas", sed ja faris. Ili voĉdonis la forigon de la vorto,
al kiu aplikiĝis la malpermeso je diskriminacio. Tiel - nekonscie kaj
kontraŭvole - ili formale forigis la malpermeson de diskriminacio surbaze de
raso (tute egale ĉu raso ekzistas aŭ ne).
3 years ago.
Tjeri
Tjeri
Ili forigis nenion. Estas multaj internaciaj interkonsentoj kaj deklaracioj, kiu leĝe aplikiĝas en francio kaj enhavas la vorton raso.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ili efektive nur forigis kun la vorto la malpermeson el la Franca Konstitucio.
3 years ago.
rughulo
rughulo
La deklaracio pri homaj rajtoj ankaŭ parolas pri "raso"
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes, kaj ĝi principe superas ĉiujn konstituciojn.
3 years ago.