Group: Lingva helpejo


Kresko/malkresko


Pierre Levy
By Pierre Levy
May 17, 2013 - 6 komentoj - 170 vizitoj

Okaze de hieraŭa gazetarkonferenco de la prezidanto de la Franca respubliko,
deputito de la franca parlamenta plimulto deklaris en komuniko: "Affirmer que seul le retour de la croissance permettra de sortir de la récession est inquiétant." La
traduko en Esperanton je tiu deklaro tamen malkaŝas la tutan sukon de la nerefutebla
kritikita aserto: "Aserti, ke nur la kresko ebligos eliron el la malkresko estas maltrankvilige."
6 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Difinu: "kresko". ;-)

Tute serioze, ĉar kresko povas esti la valoro aŭ la nombro de produktitaj varoj. La nombro de varoj povas kreski, dum ilia suma valoro malkreskas, ĉar ili estiĝas malmultekostaj. Aliaj objektoj tute malaperas (skribmaŝinoj).

Ĉu vi aludas la demandon, ĉu ekonomia kreskado estas nepra kaj senfina? Mi kredas, ke tiu demando apartenas al la kategorio "Malĝusta demando ne ricevos ĝustan respondon."
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kiun ajn sencon oni donas al la vorto "kresko", ĝi evidente estas la malo de "malkresko".
Tial la aserto enhavas okulfrape nerefuteblan veron.
3 years ago.
Tjeri
Tjeri
Laŭ mia kompreno, "recession" tradukiĝas al recesio, kaj signifas malrapidiĝon de ekonomia kreskado. Sed eble tiu politikisto konfuzis recesion kun malkresko.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Se ni volas diskuti pri tio, tiam ni devas interkonsenti pri fakvortoj.

(sekvas proponoj, ĉar mi ne estas ekonomiisto)
konjunkturo - indikas la eluzon de laborfortoj, produktivaj rimedoj

* alta konjunkturo - plej bona eluzo de laborfortoj, la ekonomio ne plu povas kreski (kaj tial sekvas malprospera konjunkturo). Malneta enlanda produkto, salajroj kaj prezoj estas sur alta nivelo kaj ne plu kreskas. Estas turnopunkto inter prospera kaj malprospera konjukturoj, sekvas malprospera konjukturo.

* prospera konjukturo - sur la vojo al alta konjunkturo; homoj kaj firmaoj havas monon kaj aĉetas varojn; Malneta enlanda produkto forte kreskas.

* malprospera konjukturo - sur la vojo al malalta konjunkturo (recesio). Kutime post malprospera konjunkturo sekvas prospera konjunkturo.

Malneta enlanda produkto aŭ kreskas tre malrapide aŭ malkreskas. Kredeble tio estas la punkto, kio ni diskutas. Estante en malprospera konjunkturo, kiel ekonomia sistemo povas turniĝi kaj prosperi? Devas sekvi kresko de malneta enlanda produkto, salajroj kaj prezoj. La kresko estas sekvo (eco) de la ŝanĝo de malprospera al prospera konjukturoj.

* malalta konjunkturo - malbona eluzo de laborfortoj, kutime pro manko de mono, la produktitaj varoj ne estas aĉetataj (depresio) Tio estas nenormala, kriza punkto.

Denove: Mi ne estas fakulo. Ŝajnas al mi, ke estas malkonsento en la kompreno, ĉu "kresko / malkresko" estas eco / sekvo aŭ faro. Ĉar temas pri cikloj, la sekva alta aŭ malalta konjunkturo certe venos - nur kiam kaj post kiuj efikoj al la tutlanda ekonomio?

Do por reveni al via komenca afiŝo: "Aserti, ke nur la kresko ebligos eliron el la malkresko estas maltrankvilige." - Alivorte: La aserto, ke nur ekonomia kreskado ebligas eliron el malprospera konjunkturo (depresio), estas maltrankvile." Ĉu vi konsentas mian interpreton?

Ne atingante kreskon, la ekonomio glitas en malaltan konjunkturon, de depresion.
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Se ni volas resti ĉe la temo, mi devas memorigi la ekzakte uzitajn vortojn
en franca lingvo, ĉar la koncerna deputito estas franco kaj esprimiĝis
franclingve. Li uzis la vortojn: "croissance" kaj "récession", kiujn mi
tradukis per respektive "kresko" kaj "malkresko". Se la traduko estas
aŭ ne estas ĝusta, mi sola respondecas pri ĝi, ne la deputito. Sen
komento pri la diversaj esprimitaj opinioj, mi restas ĉe la konstato, ke
"nur la kresko ebligos eliron el la malkresko" estas nerefutebla vero.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi kredas, ke ni plejparte interkonsentas. Plejparte tial, ĉar rilate al politiko kaj ekonomio mi ne kredas je "nur" kaj "refutebla vero".
3 years ago.