Group: Lingva helpejo


Dildo / Gadmeso


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
May  9, 2013 - 6 komentoj - 236 vizitoj

Ial la vorto "gadmeso" eniris vikipedion kaj vortaron.net, kvankam la vere internacia vorto "dildo" pli bone taŭgas (bone prononcebla, jam kun o-finaĵo, uzata en dekoj da lingvoj).

"gadmeso" devenas el la okcitana lingvo kaj konjekteble estas kreita de Waringhien. Mi kredas, ke estas pli bone forgesu tiun vorton kaj anstataŭigi ĝin per "dildo". Neniu el la vortoj estas ofte uzita ĝis nun, do la interŝanĝo ne kreus tutmondan katastrofon.
6 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Eĉ ne ruĝulo havas komenton. Kompreneble la "zombia lingvo" de Camacho ĉe LibFolio estas pli interesa. Aŭ eble la esperantistoj estas tre hontemaj kaj vivas ne nur dudek, sed kvindek jarojn en la pasinteco. Plej kredeble la lasta.
3 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
rsrsrs
amuza komentario!
mi neniam divenus pri kio temus se mi aŭskultus la vorton "gadmeson". Sed pri "dildo", ĝi estas facile rekonebla...
3 years ago.
Paŭl
Paŭl
Ne ofte uzita de vi, Michael, sed aliaj eble uzas ĝin ĉiutage :-)) Sed senŝerce, mi ne protestus, se mi en reviziata manuskripto renkontus la vorton "dildo".
3 years ago.
rughulo
rughulo
La "gado" estas diino de la fortuno - sed la gadmeso - apenaŭ estas uzebla dum meso
3 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
La vorto 'gadmeso' venas la okcitana vorto 'gadmissi' sed estas aludo al la libia oaza centro Ghadames, pasintece fama pro komerco pri ledaj varoj.

Shajne la vorto 'dildo' tamen estas tre konata internacie kaj meritas rekonon lau regulo 15.
3 years ago.
rughulo
rughulo
ĉu oficiala aldono al UV ?
3 years ago.