Group: Lingva helpejo


Demando pri KE subfrazo


Peter Bowing
By Peter Bowing
February 15, 2008 - 6 komentoj - 1 946 vizitoj

Mi ne certas pri kiuj estas ĝustaj

1 Vera estas la rakonto

2 Vere estas, ke Andreo vidis Johanon. (aǔ – Estas vere, ke…

3 Veras, ke Andreo vidis Johanon.

4 Vere, ke Andreo vidis Johanon.

Ŝajnas al mi, ke en la lasta ‘vere’ sole ne estas ĉeffrazo?

The topic of this discussion has been edited by Peter Bowing 8 years ago.

6 komentoj - La lastaj
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Ĉu ne 'ke' estas relativpronomo?
*4 Vere estas nek 'ĉefpropozicio', nek ia prepozicio, sed simpla adverbo. Laŭ mi la ĉeffrazo 'Vere' estas iomete mallonga ĉar mankas la verbo (n-ro 3 ja havas kvazaŭ verbon ĉar 2 kaj 3 egalas). Do 4 devus esti: "Vere, Andreo vidis Johanon." Kaj tiam "Andreo vidis Johanon" estas la ĉeffrazo.
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ankaŭ laŭ mi en la 4-a frazo mankas verbo.
8 years ago.
Paŭl
Paŭl
Laŭ mi ĉiuj kvar frazoj estas ĝustaj. En la lasta frazo la verbo estas subkomprenata. Estas tiel nomata elipsa frazo.
8 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Ankaŭ mi kredas ke ĉiuj estas ĝustaj. Temas pri stilvariantoj.
8 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mi konsentas kun Paul kaj Karles.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
1 La/tiu rakonto estas vera
2 Tio estas vero (aŭ Veras) , ke Andreo vidis Johanon.
3 Veras (aŭ Tio estas vero), ke Andreo vidis Johanon.
4 Andreo vere vidis Johanon.

Kiam priskribi agon/stato, necesas uzi E vorton:

"La foriro de Andreo okazis rapide." //"rapide" priskribas la verbon "okazis"//

sed, pro la verbo "estis":
"La foriro de Andreo estis rapida." //"rapida" rilatas al "foriro"//
8 years ago.