Group: Lingva helpejo


Kaŝitaj reguloj...


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
March 21, 2013 - 5 komentoj - 145 vizitoj

En la portugala, ekzistas regulo kiu diras: antaŭ la literoj "p" kaj "b" oni devas skribi "m" kaj neniam "n".
Mi provis trovi, en esperanto, simplan vorton kiu estas "n" antaŭ la litero "p", sed ĝis nun mi ne sukcesis.
1. Ĉu vi konas, ne kunmetitan vorton, kiu neniigos tiun kaŝitan regulon?!
2. Ĉu ekzistas aliaj kaŝitaĵoj en nia lingvo??!! :-)
Comments
Tjeri
Tjeri
La ĉefurbo de Aŭstralio estas Kanbero.
3 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon Tjeri pro la rapida respondo!
Ĉu vi ankaŭ konas alian vorton sen esti propra nomo?
Mi legis ke kanbero estas vorto kiu signifas "loko por troviĝi" aŭ "konata loko" en aborigena lingvo. Do, ŝajne, la vorto KANBERO, origine estas kunmetita vorto. Ĉu tiu rezono estas fiasko?! :-)
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi trovis unusolan radikon, kiu enhavas "np": ununpentio, tio estas kemia kemia elemento (115).

de.wikipedia.org/wiki/Ununpentium
eo.wikipedia.org/wiki/Ununpentio
pt.wikipedia.org/wiki/Ununpêntio

Simile: ununbio (112, =kopernicio)

Sed mia reta vortaro enhavas nur ĉ. trionon de la vortostoko de PIV. Krom tio ekzistas germanaj loknomoj (partoŝtatoj: brandenburgio, meklenburgio)
3 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Dankon Michael! Bona esploro!
3 years ago.
rughulo
rughulo
ununpentio aspektas ankaŭ kunmetita .

La duan demandon Mikaelo eĉ ne respondis ...
La kombinoj de literoj aŭ morfemoj sekvas la modelon de naturaj lingvoj.
La reguloj estas universalaj .
kampo- sen ne kanpo - grimpi , sed ne grinpi - kombi - konbi
3 years ago.