Group: Lingva helpejo


prauloj


Tjeri
By Tjeri
December 27, 2012 - 1 comment - 133 vizitoj

Jen la praavino de mia patro
Mi supozas, ke mi povas diri, ke ŝi estas mia prapraavino.
Ŝi ankaŭ estas la praprapraavino de miaj infanoj.
Mia demando estas la jena: ĉu antaŭpraavino ankaŭ taŭgus? Ĉu ŝi povas esti la multpraavino de miaj estontaj nepoj?

The topic of this discussion has been edited by Tjeri 3 years ago.

Comments
rughulo
rughulo
La problemo estas : ke ekzistas jam 2 ( du) avinoj 8 praavinoj kaj 32 prapraavinoj

(Mi ofte eraras kalkule) .

Almenaŭ en genealogia mapo oni donas nomojn al prapraavinoj.
Tute ne ekzistas alia rimedo por identigi prapraavinojn aŭ antaupraavinojn.
Sed tamen ne estas solvebla la demando : ĉu ili estis aŭtentaj antaŭpraavinoj.
Ekzistas neleĝaj idoj, adoptitaj idoj , incestaj idoj k.a.
3 years ago.