Group: Lingva helpejo


Maleki


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
December  5, 2012 - 6 komentoj - 181 vizitoj

Ĉu la verbo "maleki" estas uzebla/uzinda? en kiu cirkonstanco kaj senco?
6 komentoj - La lastaj
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Simile kiel "maltrinki" por pisi. Kio estas malhalti? Ĉu eki?
3 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
"Mal-ek-i"
Laŭ PIV la prefikso *ek/ indikas, ke certa proceso komenciĝas subite, kaj je preciza momento.
*mal/.
I- Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko.

Eki, signifas, ke oni komencas proceson, je preciza momento.
Maleki signifas, ke oni ĉesigas certan procezon je preciza momento.

*halt/i (ntr) Ĉesi iri, moviĝi, agi (plejofte sk. «provizore»):

Do la vorto "maleki" ŝajnas esti sinonimo de la vorto "halti". Tamen, ĉu estas oportune utiligi la vorton "maleki" aŭ ne oni nur povas juĝi, se la vorto estas uzata en kunteksto.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
La vorto estas tute nekonata (almenaŭ mi neniam legis ĝin ĝis hodiaŭ), tial mi rekomendas ne uzi ĝin.
3 years ago.
Peter
Peter
Mi supozas, ke ekzistas milionoj da eblaj vortoj esperantlingvaj, sed se ili ne helpas komunikadon, kial oni ilin krei?
3 years ago. Edited 3 years ago.
rughulo
rughulo
Al oni ne eblas ordoni- tial ĉiu rajtas uzi " maleki "- sed mi kutime uzas " fini"
3 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Dankon pro la opinioj. Mi antaŭsupozis ke nenio malhelpas ĝian eventualan uzon sed mi volis esplori kies sinonimecon ĝi montrus: halti, ĉesi, fini,...
Peter, komunikado estas vasta teritorio, multaj poeziaj esprimoj ne aparte taŭgas por ordinara komunikado sed neniu dubas pri ĝia trafeco aŭdante aŭ legante ilin.
Aliflanke estas pli da "kreado" en la verboj halti, ĉesi, fini,...ol en la verbo "maleki" :-) Kompreneble tio ne signifas ke mi pledas por ĝia enkonduko.
3 years ago.