Group: Lingva helpejo


Trafiksignoj


Tjeri
By Tjeri
October 23, 2012 - 12 komentoj - 215 vizitoj

Por komenti tiun foton : www.ipernity.com/doc/53089/13683676 mi serĉis kiel nomiĝas ties ŝildo en esperanto.
Foliuminte la novan Bildvortaron, mi ne trovis en ĝi tabulon pri trafiksignoj, krom fervojaj!
Nu tamen en la tabulo 79 troviĝas "trafiksigno indikanta transirejon por piedirantoj".. jen ĉio.
Eĉ la fantaziplena vikipedio proponas nenion tiurilate.
Feliĉe, neniu stirlernejo organizas ekzamenon en esperanto...
Do, ĉu unudirekta ŝildo ?
12 komentoj - La lastaj
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Se oni tradukas de la germana oni devus diri: "Eniro malpermesite" La trafiksigno "unudirekta vojo" estas tiu blua kun blanka sago.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Prave. La franca esprimo por la ŝildo estas: " malpermesita direkto"
4 years ago. Edited 4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
En Brazilo tiu trafiksigno sen la nigra virpupo kaj kun la ekstremoj rondaj, signifas DOGANEJO.
aimore.net/placas/R-21.jpg
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Ĉe ni en Finnlando la oficiala nomo estas "malpermesita veturdirekto" (kielletty ajosuunta). Eble la prefiksita "vetur-" celas precizigi, ke piedirado kaj kurado tamen estas permesitaj.

La oficiala svedlingva versio de nia leĝo nomas ĝin förbjuden körriktning (ankaŭ tiu estas laŭvorte "malpermesita veturdirekto). Sed en Svedujo la priskribo estas, en la sama lingvo, förbud mot infart med fordon ("malpermeso enveturi per veturilo").

Ne malofte oni trovas tiajn etajn diferencojn en oficialaj nomoj aŭ terminoj aŭ priskriboj inter la du landoj, kiuj estas tiom proksimaj, havas komunan leĝofaran historion kaj eĉ havas oficialajn tekstojn ankaŭ en unu sama lingvo. Plej ofte, kiel ĉi tie, ambaŭ formoj estas same bone kompreneblaj.

Eĉ pli grandan varion oni trovas, se oni serĉas nomon por unu identa afero en multaj lingvoj kun malsamaj historioj. Povas esti grandaj diferencoj (eĉ inter la EU-lando), tamen ĉiuj nomoj havas sian historian fonon kaj motivon. Ĉu tio ne iam pensigu la esperantistojn, kiuj kutimas kvereli pri la "ĝusta" vorto por io.

Fontoj
Finne en Finnlando
Svede en Finnlando
Svede en Svedujo
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
Oni devus demandi la konsulojn de la Esperanta Civito. Sendube ili havas ministron pri trafiko :-) Sed senŝerce: "Enveturado malpermesita" ŝajnas al mi taŭga mallonga esprimo. Por esti tute preciza oni devus diri: "Enveturado malpermesita de tiu ĉi flanko de la strato, sed vi povas jes ja iri al la alia flanko kaj de tie enveturi ĝin." ;-)
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Eble la foto de Tjeri estis farita en teritorio de la Civito, kaj temas pri aparta Civita signo: "Veturu singarde. Atentu pri viro portanta pezan trabon!"
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
"Enveturado malpermesita" estas alia ŝildo, ronda, blanka, kun ruĝa rando, almenaŭ en Francio.
ĉ
Ĉu ni petos "lex traficorum" de la civita mogolo?
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Tio estas "veturado malpermesita" kaj nenion diras pri direkto. Vojo tiel markita tute ne estas por veturiloj.
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Ĉi tio estis fruktodona demando por mi. Ŝajnas, ke mi finfine havas respondon por la demando pri trafiksigno, kiun mi fotis en la Esperanto-urbo antaŭ 4 jaroj.

Mi ĵus aldonis sub la bildo komenton pri la afero.
4 years ago.
Paŭl has replied to Harri Laine
Sed la ligilo tie ne funkcias. Kaj vere veturiloj 60- aŭ 70-tunaj? Mi pensis, ke 10-tuna veturilo jam estis impona.
4 years ago.
Harri Laine has replied to Paŭl
Estis mia fuŝo, pardonon! Mi korektis la ligilon kaj esperas, ke mi ne refuŝis.

Laŭ Vikipedio la Germana tanko Leopard 2 pezas 62 tunojn, kaj por kamionegoj la pezo kompreneble estas kalkulita kun plenplena ŝarĝo. Sed eble ni kompatu la kundiskutantojn ĉi tie kaj parolu pri detaloj de kirasveturiloj ĉe mia bildo :)
4 years ago.
rughulo
rughulo
Parolas la senatano de ruĝa grupo el E- civito : la ŝildo signifas : malpermeso de blankuloj ! Tial nigrulo energie forportas la blankan ŝtipon !
La konsulino de E- civito, Marie France Conde .Rey estas verda kaj tute nekompetenta pri trafikŝildoj. .
4 years ago.