Group: Lingva helpejo


Batalŝipo aŭ veterprotekta teksaĵo.


KaGu:-}
By KaGu:-}
October 18, 2012 - 16 komentoj - 310 vizitoj

Hazarde mi trovis la vorton drednaŭt-o (mil.) en la vortaro de Paŭl Nylén.
Ŝajne temas pri rekta adapto de la angla vorto "dreadnought", kiu estas nomo de forta teksaĵo, el kiu oni kudris mantelojn, kiuj bone kontraŭstaris ege malbonan veteron.
Je kontrolo en la angla vortaro COD, mi konstatas, ke oni ankaŭ uzis tiun vorton por priskribi ege kapablan tipon de batalŝipo. Tiuj batalŝipoj estis ekipitaj per kanonoj kun granda kalibro.
Mi demando estas: Ĉu troviĝas esperanta termino por la teksaĵo "dreadnought". Mi trovis jenan artikolon en PIV: drelik/oZ ▦ Speco de maldelikata teksaĵo por sakoj, laborvestoj ktp.

The topic of this discussion has been edited by KaGu:-} 4 years ago.

16 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Bv. vidi: sv.wikipedia.org/wiki/Dreadnought

Ĝi estas batalŝipego (aŭ eble grandkalibra kanonŝipo). Pro mia ĝenerala malŝato de novaj vortoj mi preferas kunmetitan vorton, i. a. tial, ĉar tiuj ŝipoj ne plu ekzistas.

Estas interese, ke tiu vorto entute ekzistas. Ĉu iu uzis ĝin, aŭ ĉu ĝi vivas ekskluzive nur en iuj vortaroj?
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Dankon pro via respndo.

Tamen mi ne interesiĝas pri la batalŝipo. ( La unua batalŝipo, kiu estis konstruita 1907, probable havis, krom grandaj kanonoj, tre fortan tabultegaĵon / hulon (probable = kiraso el ŝtalo), kaj estis baptita je la nomo "Dreadnought" (Drednaŭto laŭ la vortaro de PN)

Pli interesa estas la teksaĵo, kiun la angloj nomas "dreadnout". Laŭ COD, la unua signifo estas "(cloth used for) thick coat for stormy weather"; . En angla-sveda vortaro mi trovis la tradukon "fristyg". Bedaŭrinde mi ne trovis priskribon de "fristyg".

La teksaĵo, kiun svedoj nomas "vadmal" estas tradukita de Ebbe Wilborg per "kruda drapo", kiu estas tre forta kaj eltenas malmildan uzadon.

Je kontrolo en sveda-angla vortaro mi trovis jenan tradukon por "vadmal" (proksimume) frieze, rough homespun.

Kruda diveno:
PIV [➁fris/oZ. Ano de la ĉefa gento de Frislando.
frisa. Rilata al frisoj aŭ al Frislando: frisa lingvo; frisaj bovinoj.

Frisio, Frisujo, Frislando. Lando dividita inter Nederlando (6°E, 53°N) k (sub la nomo E Frislando) Germanio (marborda regiono de Malsupra Saksujo).]

Alia ebleco estas la germana vorto "flaus(ch), Fries, kiu laŭ sved-germa vortaro estas teksaĵspeco de lano.
4 years ago. Edited 4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Dreliko perfekte respondas al la priskribo pri teksaĵo. Kial serĉi ion alian?
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Dankon por la respondo Pierre.

La problemo estas, ke oni difinas la svedan vorton "dräll" kiel "duktyg". Vidu: sv.wikipedia.org/wiki/Dr%C3%A4ll . Estas por mi malfacile imagi al mi, ke "dräll" estas "forta teksaĵo, el kiu oni kudras veterorezistajn mantelojn"
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
La angla vorto "dreadnought" signifas proksimume "timu nenion", "timas nenion", kaj tial konvenis kiel nomo de fortike kirasita batalŝipo kun impona pafilegaro. Simila metaforo verŝajne naskis ankaŭ la uzon de tiu vorto por veterrezista mantelo kaj poste ankaŭ por la peza ŝtofo de tiuj manteloj, kiuj timis nek ventegon nek pluvon.

Mi ne scias, por kia teksto vi bezonas la vorton, sed en iuj stiloj certe taŭgus ankaŭ figuraj tradukoj: neniontima ŝtofo, maltimaĵo, aŭ io simila, eble eĉ kirasa ŝtofo. La ŝipotipo povus esti neniontimulo, timu-nenion-ŝipo. Se vi bezonas teknikajn terminojn, eble alitipaj vortoj pli taŭgus. – Pri sufiĉe libera kreado de belaj vortoj, komparu ekzemple la flornomojn neforgesuminonetuŝumino (miozoto, balzamino).

La sveda vorto fristyg estas verŝajne arkaika kaj la signifon donas SAOB ĉe la kapvorto fris (la dua el la tri frisoj; mi komprenas ke tiu fris egalas al via fristyg). Ĝi estas evidente parenca kun la alilingvaj vortoj Fries, frieze, almenaŭ lingve parenca. Se ĝi vere devenas de la popolnomo Frisoj, oni ja povus nomi la materialon frisa ŝtofo. – Mi ne scias, ĉu ĝi estas simila aŭ eĉ sama kiel drelikodreadnought. Probable ĉiu lingvo kaj lando komprenas la supraĵe similajn vortojn iom alie. Ni jam diskutis pri tiaj teksaĵonomoj, ekz. pri vortoj similaj al "ĉifon".
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Dankon Harri. Tre interesa respondo. Analoge kun "trimastulo" oni eble povus traduki la nomon de la ŝipspeco "dreadnought" per "neniotimulo".

La vorto "drednaŭto" en la vortaro eble iam estis tiom internacie konata, ke la proponita termino "drednaŭto" en la vortaro de Paŭl Nylén estis tute adekvata. Hodiaŭ ŝajnas, ke oni devas meti la informon "arkaika".

Jena artikolo epo.wikitrans.net/Dredna%C5%ADto!?eng=Dreadnought! indikas ke "dreadnought" estas "Startreek" ;-)

Miaj pensoj ankaŭ iris al la angla vorto "canvas", kiun COD, interalie, priskribas jene: "Strong unbleached cloth of hemp or flax, for sails, tents," (Forta, ne blankigita teksaĵo el kanabo(fibroj) aŭ lino por veloj kaj tendoj. )

En PIV troviĝas la kapvorto
"[ *kanvas/o
1 ▦ Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe k retece teksita, sur kiu oni faras brodaĵon aŭ punton.

2 ♧ (f) Skizo, aro de ĝeneralaj trajtoj: jen la kanvaso, laŭ kiu ni povus labori.]"

Tiuj priskriboj kongruas kun la informoj en COD pri la angla vorto "canvas".

Per tio mi opinias, ke la analizo pri la vorto "drednaŭto" estas kompletigita, mia vidpunkte. ;-).

Mi dankas ĉiujn por la komentoj.
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Kanvaso (... tre larĝmaŝe k retece teksita...) laŭ mi ne taŭgas, almenaŭ ne por akvimuna teksaĵo, ŝtofo ne timanta pluvegon!
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Riŝo
Vi certe pravas.

Nu, mi eble estas influata de mia sveda lingvo, kiam temas pri la percepto pri "kanvaso". Svedlingve oni diras al mi ke "Kanvas eller segelduk, även canvas" (Kanvaso aŭ veltuko, ankaŭ "canvas")
Vidu : sv.wikipedia.org/wiki/Kanvasen.wikipedia.org/wiki/Canvas
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi kredas, ke la teksaĵo estas "dreliko".
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Michael Lennartz
Jes, post iom da nenecesa cerbumaĵado mi konstatas, ke la propono de Pierre ŝajnas esti la plej probabla.

Nu, per la nenecesa cerbumado mi akiris informojn pri multaj aliaj teksaĵoj. ;-)
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Sed, kara KaGu:-}, "dreliko" jam estis en via komenca demando.
En PIV ekzistas ankaŭ "ĝinzo" kaj "ĵinso", drelika pantalono, el
komerca marko de usona dreliko (jean's).
4 years ago. Edited 4 years ago.
KaGu:-} has replied to Pierre Levy
Jes, tamen mi jam klarigis, ke mi, pro influo de la sveda lingvo malfacile imagas al mi, ke teksaĵo uzata por multekostaj tablotukoj troviĝas en tia variaĵo, tiom forta, ke dreliko vere povus esti akceptita kiel termino por la teksaĵo nomata "dreadnought". Ŝajne mi devas malobstinigi mian cerbon :-) ( Ibland är det svårt att lära gamla hundar att sitta, men det går om man är envis ;-))
4 years ago. Edited 4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi iom esploris pri la deveno de "dreliko". La vorto estas nek Fundamenta, nek
oficiala, kaj tamen zamenhofa, kaj ĝi troviĝis jam en PV 1934. Al mi estas evidente,
ke Zamenhof pruntis ĝin el la germana "Drillich", por kiuj estas donitaj ankaŭ la
formoj "Drell" kaj "Drill", kun la indiko, ke ĝi rilatas al "drei" (tri). En la franca
ekzistas la samsenca "treillis", pri kiu la vortaro indikas, ke ĝi devenas de popola
latino "trilicium", el latino "trilix". Mia latina vortaro indikas, ke "trilix" estas kunmeto
de "tres" (tri) kaj "licium" (fadeno). "Trilix" estas adjektivo, kies signifo estas "[farita]
el tri fadenoj". Mi komprenas, ke almenaŭ origine, "treillis" kaj "Drillich" nur signifas
"teksaĵo el triope torditaj fadenoj". La sveda etimologia vortaro "Våra ord" de Elias
Wessén indikas, ke "dräll" devenas de malaltgermanlingva "drelle", "treskäftad
linneväv; urbesläktat med tre". Mi lasos Kagu:-} traduki, ĉar mi ne sentas min sufiĉe
sekura pri "treskäftad", kiu ŝajnas al mi signifi "tritenila" (?). Eble ne mirinde estas,
ke en la lingva diverĝo unu samdevena vorto akiris iom malsamajn sencojn.
Konstanta estas la rilato kun "tri", pli malpli kaŝita aŭ kripla kun "licium" (fadeno),
sed "fortika" aŭ "delikata" estas pli malfruaj specialiĝoj en du parencaj lingvoj. Mi
ne provos kaŝi, ke tiu provo de etimologia klarigo estas parte hipoteza.
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Pierre Levy
Mi dankas por la komentoj
.
Ŝajne temas pri teksadaj teknikoj. Laŭ Pierre, la termino "dreliko" ne rilatas al la materialo sed probable al metodo dividi / partigi la varpon en la teksaĵo.

Mi konstatas, ke la temo nun iĝis tiom ampleksa, ke ne estas eble diskuti la aferon ĉi-loke, kaj krom tio oni fakte bezonas sufiĉe da metiaj konoj por plene trakti la temon.

Tamen, spite al mia manko de metia kompetento, mi kuraĝas aserti, ke teksaĵo konsistas el "varpo" kaj "vefto". Per speciala ilo oni povas dividi / partigi la varpon en pluraj kombinoj. La plej simpla tekniko estas, ke oni dividas la varpon en du partoj tiel, ke la vefto pasas sub ĉiun duan varpo-fadenon.

Troviĝas "duope partigata teksaĵo" kiu svedlingve estas "tuskaft – tuskäft – (tvåskiftad)" kaj "triope partigita teksaĵo" kiu svedlinge estas "treskaft - treskäft – (treskiftad)". La partigo estas farita per iu ilo nomata "harneso", kiam ĝi troviĝas en teksada maŝino.
La analizo de Petro, ŝajnas indiki ke "dreliko" estas teksaĵo, en kiu oni partigis la varpon triope. La angla vorto "drednaught" probable havas la signifon laŭ la klarigo de Harri, tamen mia iom nebridiga imago igis min pensi pri la angla vorto "knot".

Se oni supozas, ke la termino“dreadnaught” nur indikas teksaĵo kun triope partigita varpo, “three tied warps??? tre kruda diveno”, tiam la varpo kaj la vefto povas esti el iun ajn materialo, ekde silko ĝis ŝtalfadenoj.

Jen du svedlingavaj dokumentoj kun bildoj kiuj montras diversajn partigojn de la varpo.

www.vandra-rugs.com/Vaevteknik.html

gotark.rindi.com/uppsatser/DRAKT2.PDF
4 years ago. Edited 4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Oni povas krei interesajn ĉenojn de teksaĵvortoj nur serĉante tradukojn (kaj etimologiajn parojn) en vortaroj. Ofte oni tre dubas pri la ĝusteco de la tradukoj kaj eĉ pri ekzisto de vere ĝustaj tradukoj unuvortaj.

Mi okaze rimarkis, ke Wells tradukas kaj la ĝinzo-ŝtofon denim kaj la malsimile difinitan drill per nia dreliko, kaj poste rimarkis, ke pri tiu drill-dreliko (sed ne pri la denim-dreliko) eksistas eĉ artikolo en la Ido-Vikipedio: Ĉu iu scias la fontolingvon de la Ida vorto kutio? Vikipedio donas ĝin kiel tradukon de la Angla drill, kaj difinas ide:

Kutio esas telo densa, glata, simpla o fasonita, uzata por envelopar la matraci, o kom tapeto-stofo, o por facar somer-vesti.
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La franca vorto "coutil" (kuti) ricevis en "Dictionnaire Pratique" de SAT-Amikaro
la tradukon "tiko". Tiu vorto, kiun mi unuafoje en mia vivo renkontas, havas en
PIV 2005 jenan difinon (kun indiko pri zamenhofeco): "Fortika, plejofte striita
lina aŭ kotona ŝtofo, uzata por fari sakon de matraco". Nun restas esplori
el kie Zamenhof tiris la vorton "tiko", kies homonimo (laŭ PIV) signifas "nerva
kuntiro de la muskoloj, plejofte de la vizaĝaj".
4 years ago.