Group: Lingva helpejo


LA KVALIFIKO DE KVARANGULOJ


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
October  6, 2012 - 6 komentoj - 160 vizitoj

PIV 2005
"TRAPEZO: (1). Kvarlatero, havanta du paralelajn laterojn
PARALELOGRAMO: Kvarangulo, kies lateroj estas duope paralelaj.
ORTANGULO: Kvarangulo, kies kvar anguloj estas ortoj. (EVITINDA: Rektangulo).
ROMBO: Kvarlatero, kies ĉiuj lateroj estas egale longaj.
KVADRATO: Regula kvarlatero, tio estas ortangulo kies lateroj egalas.
#
Tiuj specialaj kvaranguloj apartenas al aro de geometriaj figuroj nomataj (en Brazilo) "NOTINDAJ KVARANGULOJ".

DEMANDO: Kiu el la subaj opcioj estas pli uzinda en esperanto?
A) ( ) NOTINDAJ KVARANGULOJ,
B) ( ) RIMARKINDAJ KVARANGULOJ,
C) ( ) ELSTARAJ KVARANGULOJ,
Ĉ) ( ) SUPERAJ KVARANGULOJ.
6 komentoj - La lastaj
KaGu:-}
KaGu:-}
Se mi bone komprenas: Temas pri nomo de geometria figuro.

La nomoj en PIV 2005 ŝajnas esti la nomoj kiujn oni plej ofte uzas.

Mi eble uzus "OBLIKVANGULA" = "NE REKTANGULA", kaj "REKTANGULA" kvarlatero kun (mal)samlongaj lateroj, se iu komence bezonas alian klarigon, ol tiu, kiu estas donata en PIV.

PIV: "oblikv(1)a
1 Kliniĝanta for de la vertikala aŭ orta direkto:"

La rektaj tradukoj el la portugala probable estas kompreneblaj por tiu kiu havas la portugalan kiel unua lingvo, tamen, mi preferas la nomojn donitaj en PIV.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to KaGu:-}
KaGu, ĉu por vi neniu el la opcioj (A, B, C k Ĉ) estas bonaj?
Em matematiko tute gravas la ekziston de vorto kiu interligas ĝin al tiuj specialaj kvaranguloj!
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Raŝi - Audino
Pro tio, ke mi ne estas fakulo, mi iom hezitas malaprobi aŭ aprobi viajn proponojn laŭ alternativo A,,B,C,Ĉ. Al mi la alternativoj ne faciligas la komprenon pri la aspekto de la kvaranguloj laŭ via propono. Mi preferas la nomojn laŭ PIV.
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi petas al aliaj samgrupanoj bonvolu kontribui per komento al ĉi tiu temo (kaj la aliaj du! :-). Sabate mi nepre prelegos pri iu eksperimento kies kompreno dependas de tiuj konceptoj. Mi atendas viajn reagojn!
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
La notindaj kvarangulojnotindaj kvarlateroj ne vere estas matematike difinita afero, nur didaktika koncepto, bezonata en instruado de elementa geometrio. Bavant, en sia vortaro, nomas ilin specifaj kvarlateroj en subtitolo de unu bildo.

Notindaj estas tute bona priskribo. Ankaŭ viaj aliaj proponoj estas akcepteblaj, same tiu specifaj (de specifitaj ecoj) de Bavant. Pro la lerneje graveco de la figuroklaso mi povus nomi ilin eĉ la lernindaj kvaranguloj, aŭ gravaj, precipaj, specialaj. Ne tre gravas, kiel vi nomas ilin, ĉar ne temas pri difinita matematika eco.

Bavant ŝajnas preferi la vortojn kun -latero. Li do skribas trilatero, kvarlatero, plurlatero, sed ja ankaŭ triangulo. Mi ne vere scias kial, ĉar triangulo, kvarangulo, plurangulo ŝajnas al mi egale bonaj.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Harri Laine
Mi ŝategis viaj konsiderojn Harri!
Pri la uzado de "latero" aŭ "angulo", mi ankoraŭ ne havas specialan preferon, nur triangulo plaĉegas min, ŝajne pro tio, kio la radiko estas la sama en la portugala.
Mi ege dankas al vi, Harri!
PS Se vi povos, ankaŭ komentu pri la alia geometria temo, "LA ECOJ DE KVARANGULOJ", kaj diru sincere pri via prefero: PARTIĜO - PARTIGO - DISPARTIĜO - DISPARTIGO - GRUPIGO aŭ eĉ mem GRUPIĜO. Mi antaŭdankas vian kontribuon!
4 years ago.