Group: Lingva helpejo


Aritmetika meznombro?!


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
October  6, 2012 - 7 komentoj - 322 vizitoj

Karaj ĉiamaj instruistoj, mi prelegos pri matematikaĵon en la venonta semajnfino kaj mi bezonas viajn helpojn pri kelkaj matematikaj eroj. Mi, ekde nun ĝis tiam, metos dubojn en nian ĉambron kaj, se eble, kontribuu per via komento al ili. Mi antaŭdankas viajn reagojn!

PARTO I
#
1. Kiam oni adicias "n" numeroj kaj, poste, oni dividas la rezulton por "n", tiam ni kalkulis la ***n.
Ĉu la taŭga esprimo por (***) estas ARITMETIKA MEZNOMBRO?!,
#
2. Kiam oni dividas iu SEGMENTO AB, en du elgalaj partoj, tiel ke, AC = CB, ĉu la punkto "C" nomiĝas MEZPUNKTO?!,
#
3. Kiam oni reprezentas kvadraton en iu ebeno (aŭ surfaco?) kiu enhavas du rektajn aksojn, el kie, oni mezuras la koordinatojn paralelaj al la aksoj:
a) Ĉu tia ebeno oni ĝin esprimas per KARTEZIA EBENO aŭ simple KARTEZIO?!
b) Por reprezenti la verticojn en tiu ebeno, oni uzas la simbolon "(x; y)". Ĉu ĝi nomiĝas ORDITA DUOPO? Ĉu, aparte, "x" nomiĝas ABSCISO kaj "y" ORDINATO?!;
4. Ĉu ekzistas iu malbonaĵo reprezenti nekonatajn numerojn aŭ nekonataĵon per ne esperantaj literoj (ekz.: x kaj y), kiel oni faras universale?!,
7 komentoj - La lastaj
KaGu:-}
KaGu:-}
Mi rekomendas ke vi konsultu la paĝon: www2.math.uu.se/~kiselman/eo.html. Tie troviĝas jenan dolumenton: " La nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) aperis en la jaro 2002-a. Kune kun H. S. Holdgrün kaj Ingemar Kaj mi proponis revizion de la matematikaj kaj statistikaj terminoj. La propono estas havebla ĉi tie: DVI - PS - PDF. "

Mi trafoliumis la dokumenton kaj ŝajnas al mi ke #1 kaj #2 estas uzeblaj esprimoj. Pri #3 kaj #4 mi rekomendas, ke vi mem serĉos la vortojn en la dokumento por vidi en kiuj cirkonstancoj tiuj esprimoj estas uzataj.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to KaGu:-}
Dankon KaGu! Mi ankaŭ trovis la retadreson:
eo.wikipedia.org/wiki/Matematiko
Mi esperas trovi tiujn kaj aliajn matematikajn erojn. Pitagorajn Dankojn!!
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi petas al aliaj samgrupanoj bonvolu kontribui per komento al ĉi tiu temo (kaj la aliaj du! :-). Sabate mi nepre prelegos pri iu eksperimento kies kompreno dependas de tiuj konceptoj. Mi atendas viajn reagojn!
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi tute ne esras fakulo pri matematiko kaj ties vortaro.
Tamen, pri la unua, mi konas tri vortojn, kiuj egale signifas: meznombro, mezumo kaj averaĝo. Mi preferas la trian, kaj mia dua elekto estus mezumo.
Pri la dua, mezpunkto ŝajnas al mi tute akceptebla.
Pri la tria, absciso kaj ordinato tute taŭgas.
Pri la kvara, miaopinie vi eĉ povas uzi grekajn literojn α, θ, ...tiel oni kutime faras por anguloj, ĉu ne?
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Dankegon Tjeri!! :-)
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi rekomendas la Matematikan Vortaron de Marc Bavant (Kava-Pech, 2003). Ankaŭ la nova PIV ne estas malbona.

Mi respondas laŭ Bavant, el la MV:

1. aritmetika meznombro.

(La vortoj meznombro, mezonombro kaj mezumo ĉiuj estas bonaj, mezonombro eĉ estas Fundamenta vorto. Ili tamen ne precizigas, pri kiu el la diversaj matematikaj meznombroj oni parolas. La samo validas pri "averaĝo", kvankam la unua PIV proponis difini ĝin aritmetika. Kiel ankaŭ Bavant diras, ofte sufiĉus ankaŭ simpla "mezo" (ekz. aritmetika mezo), sed tia uzo ne disvastiĝis.

2. mezpunkto (tion Bavant donas sen difino, la vorto estas tiom evidenta)

3a) La Matematika Vortaro ne havas la terminon "kartezia ebeno", sed ja ekzemple "kartezia koordinato". Estas klare, ke oni povas paroli ankaŭ pri kartezia ebeno. (Mi mem skribus tion kun majuskla K, sed pri tio ne valoras diskuti.)

3b) MV havas la kapvorton paro, kiun ĝi difinas "matematika objekto, konsistanta el du objektoj prenitaj laŭ difinita ordo". Ĝi donas ekzemplon “oni signas per (a,b) la paron konsistantan el a kaj b”. Ĝi diras, ke "duopo" estas sinonimo de "paro".

Kompreneble, oni povas klarige diri orda (aŭ ordigita . PIV diras "ordita", kion mi opinias stranga. Do, orda paro, orda duopo, sen aŭ kun "orda".

3c) "absciso" kaj "ordinato" estas la klasikaj vortoj en la matematika faklingvo. Do ankaŭ vi povas turmenti (aŭ imponi) la aŭskultantojn per tiaj vortoj, kiujn bezonas nek matematiko nek la ĉiutaga vivo. Pli simplaj kaj tute kompreneblaj esprimoj estas x-koordinato kaj y-koordinato (iks-koordinato, iksa koordinato).

4. Tio jam ne estas demando pri Esperanto, sed pri matematiko. Matematiko ne estas Esperanto, sed eblas paroli pri matematiko en klara Esperanto. – Ne tuŝu la cirklojn de matematikistoj!
4 years ago. Edited 4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Harri Laine
Bonege Harri! Ege mirigis min via pacienco klarigi tiom detale la matematikaĵoj!! Sincerajn Dankojn!! Viaj vortoj estos ege utilaj al mi!
4 years ago.