Group: Lingva helpejo


La simpla verbo


Harri Laine
By Harri Laine
September 24, 2012 - 8 komentoj - 193 vizitoj

En la diskuto pri gekaraj, oni menciis ankaŭ diversajn kunuliĝojn.

La verbo edziĝi estas ja kaprompa. Oni diras, ke Esperanto estas regula kaj simpla, ke sufiĉas kelko da verbaj finaĵoj por tio, kion aliaj lingvoj esprimas per komplikaj konjugacioj.

Sed kion diri pri ĉi tiu konjugacio?

mi edziĝas (aŭ edziniĝas)
vi edziniĝas (aŭ edziĝas)
ŝi edziniĝas
li edziĝas
ni geedziĝas (aŭ edziĝas aŭ edziniĝas)
vi geedziĝas (aŭ edziĝas aŭ edziniĝas)
ili geedziĝas (aŭ edziĝas aŭ edziniĝas)


Kaj eblas aldoni aliajn formojn, iam bezonatajn: interedziĝi, interedziniĝi.

Tion mi trovis iam eĉ praktike maloportuna, kompare kun aliaj lingvoj.
8 komentoj - La lastaj
Pierre Levy
Pierre Levy
La "simpleco" de la verboj en Esperanto konsistas en tio,
ke ili ne ŝanĝiĝas laŭ personoj nek nombroj. La "komplikaĵoj",
kiujn vi konstatas, ne rezultas de la Esperanta konjugacio,
sed de evoluo de la moroj.
Por forigi tiujn "komplikaĵojn", uzebla estas la ekzistanta
neoficiala vorto "nupto":

mi nuptas
vi nuptas
ŝi, li aŭ ĝi nuptas
ni nuptas
vi nuptas
ili nuptas

oni nuptas.

Johano kaj Bernardo nuptis
Suzano kaj Margareto nuptis

La nuptontoj eniris en la urbodomo kaj la urbestro nuptigis ilin.

Ktp, ktp.

Se la vorto "nupto" ne ekzistus, oni povus krei ĝin aŭ alian samsencan.
4 years ago.
Peter
Peter
Laǔ mi la verbo edz(in)iĝi ne malfacilas, kompare al ekzemple la malfacilaĵoj de la transitiveco en Esperanto.

Kiel skribas Pierre, la verbo nupti forviŝas ĉia malfacilaĵo de edz(in)iĝi.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Sed oni povas sennupte edziĝi, ĉu ne?
4 years ago.
Paŭl has replied to Tjeri
Efektive, Tjeri, oni povas sennupte edziĝi, kaj tio okazas, almenaŭ en mia lando, pli kaj pli ofte.
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Al mi ŝajnas, ke estiĝos "genuptitoj" post la nupta ceremonio. Probable "nuptito" proksimume egalas al "edzo". La virino probable estos "nuptitino" post la ceremonio. Dum la ceremonio okazas jenan miraklon: Ŝi nuptiniĝas.

Ne, mi preferas "edziniĝas" kaj "edziĝas" spite al la malfacilaĵoj kiuj povas aperi pro la (ge)edzeco. ;-)
4 years ago.
rughulo
rughulo
Simpla verbo tute ne ekzistas - ĉar ne ekzistas karakteroj de radikoj.

" iĝ" ne estas verba finaĵo - ankau participoj - kaj aliaj sufiksoj ne identigas verbon .

Sole la finiĝoj as is os us u i Bv. restudi la FdE
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kial vi ordonas al finiĝoj as is os us u i, ke ili restudu la FdE?
Tiun ordonon ili nepre ne obeos.
Ĉu tiel vi intencas pruvi, ke ili havas karakteron neobeeman?
4 years ago.
rughulo
rughulo
La finiĝoj obeas - en gramatika ĵargono ili nomiĝas " modoj"

la radiko " edz" ne estas verbo - kaj nepre ĝi ne obeas la edzon
4 years ago.