Group: Lingva helpejo


FRUKTOJ


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
August 23, 2012 - 7 komentoj - 175 vizitoj

Ĉu ekzistas malsameco inter limono, limeo kaj citrono?
7 komentoj - La lastaj
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Frank Merla (esocom.…
Dankon Frank!
Mia Dio, ankoraŭ ekzistas tiu "limedo"?!
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
Nu jes, ĉiuj tri estas citrusoj, sed ekzistas ja diferenco en gusto, koloro kaj formo. Al kajpirinjo brazilanoj aldonas sukon de limeo, sed aldoni sukon de citrono estus kvazaŭ sakrilegio, ĉu ne?
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
:-) Malgraŭ ke mi ne drinkas kajpirinjon, mi scias ke ĝi enhavas sukon el iu verda acida frukto kies nomo mi ĵus estis prezentita, nome LIMEO.
Se mi bone komprenis la tekston de la unua ligilo, CITRONO = LIMONO.
Ĉu LIMONO estas vaste komprenata?!
4 years ago. Edited 4 years ago.
Paŭl has replied to Raŝi - Audino
Mi dubas, ĉu ĝi estas vaste komprenata .... Laŭ PIV limono estas la arbo kaj citrono la frukto. Sed ĉu ni bezonas ĝin? Ĉu citronarbo ne estas multe pli klara? Krome la formoj limeo, limedo kaj limeto jam estas sufiĉe konfuzaj por nefakulo ... do se ni krome uzos "limono" ...
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Vi pravas, Paul!
4 years ago.
rughulo
rughulo
fakulo nepre bezonas multajn distingojn ! ( laŭ konata konsilo de Z. ili decidu inter si la konvenan fakterminon)
4 years ago.