Group: Lingva helpejo


burĝulo


Pierre Levy
By Pierre Levy
July 30, 2012 - 12 komentoj - 280 vizitoj

Mi ofte renkontas la vorton "burĝulo", klare uzitan en la senco
"burĝo". "Burĝulo" ne estas registrita en PIV, sed regule
formita de la radiko "burĝ'" kun la sufikso "ul", ĝi nur povas
signifi, nepre ne "burĝo", sed "ulo kun ecoj de burĝo";
ekzemple, burĝulo povas esti neburĝo, kiu dezirus esti
burĝo, aŭ kiu havas pensmanieron kaj konduton de burĝo.
Tio respondas malprecize al la difino II,2 donita de PIV
por "burĝo".
12 komentoj - La lastaj
KaGu:-}
KaGu:-}
Eble vi celas "borgarbracka". Laŭ SAOL bracka; substantiv -n brackor • dumdryg o. trångsynt person. Ebbe Vilborg proponas "filistro".

filistro laŭ alternativo 2 en PIV
2 Homo sen idealo, kiu zorgas nur pri la ĉiutagaj, vulgaraj aferoj, k estas indiferenta pri la altaj, noblaj ideoj. ☞ burĝo, proza, senpoezia.

filistreco. Maniero, kiel filistro pensas k opinias.
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Jes, tiu senco estus logika, sed la vorto "burĝulo" ŝajnas esti
uzita en senco malplivaloriga anstataŭ "burĝo".
Frederiko Engels, la amiko de Marks, ĉar li estis komercisto,
mem estis burĝo sed ne burĝulo. La vorto "burĝo" estas
multsenca sed "burĝulo" nepre devus signifi ion alian.
4 years ago. Edited 4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Nu mi ne estas certa ke mi komprenas la problemon.

Burĝo ja indikas personon = ulo. Laŭ PIV: Civitano, urbano. Mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.

Do, divene: Mi eble dirus, ke ”burĝulo” apartenas al la kategorio de intence kretiaj pleonasmaj esprimoj, kie oni utiligas la pejorativan econ de la memstara vorto "ulo".

Komparu: "Tion mi vidis per miaj propraj okuloj."
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En "okuloj", "ul" ne estas sufikso sed estas parto de la radiko.
Do, burĝulo = civitanulo, urbanulo, mezklasululo, nenobelulo-
nekriĉululo, kvankam neproletulo-nekmalriĉululo.
Via diveno ŝajnas al mi plej probable ĝusta.
Tamen la pejorativa nuanco foje atribuita al la sufikso/radiko
"ul", kvankam registrita en PIV, estas nek Fundamenta, nek
logika, nek bezona, nek utila, nek oportuna.
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Pierre Levy
Bedaŭrinda ekzemplo. "Tion mi vidis per miaj propraj okuloj."

Mi perceptas, ke pleonasmo estas "vidi" kaj "per propraj vidorganoj" = la okul-oj. La pleonasmo do servas al fortigo de la vereco de ekz. vidita okazintaĵo.

Eble pli klaraj esprimoj estas "li estas tipe burĝa ulo" aŭ " li estas tipa filistro" anstataŭ strebi al mallongaj esprimoj laŭ la modelo "li estas burĝulo" kaj similaj kunmetoj kun la afikso -ul-.
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Pierre Levy, laŭ vi "la pejorativa nuanco foje atribuita al la sufikso/radiko "ul", kvankam registrita en PIV, estas nek Fundamenta, nek logika, nek bezona, nek utila, nek oportuna". Tamen Zamenhof mem uzis ĝin en tiu senco kaj PIV registras la faktan lingvouzon nunan kaj iaman de la esperantlingva komunumo:

"II- Samsignifa memstare uzata morfemo:

ulo. Individuo, kies ecoj ne estas menciitaj (do ofte kun pejorativa nuanco): la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon (Z); certe ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo (Z); se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon (Z); Jekel-Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo (Z)."

Ĉu vi neniam diris (almenaŭ en via juneco): "tiu ulo ne plaĉas al mi" aŭ eble "tiu ulino ne plaĉas al mi" (ekzemple se temas pri via birdtimigilo Laurence Parisot, la mastrino de la sindikato de la mastroj MEDEF en Francio)? Kiam temas pri esprimo de sentoj ĉi tiu nuanco de ulo estas oportuna.
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kara Riŝo, en neniu el la ekzemploj, kiujn vi donas, mi trovas malplivalorigan
aŭ, se vi preferas, pejorativan nuancon de la _sufikso_ "-ul-". Ĉiuj ekzemploj,
kiujn vi donas reference al Zamenhof rilatas ne al la sufikso "-ul-", sed al la
morfemo "ul'o". Tamen eĉ tie, la pejorativa nuanco ne venas de la morfemo
mem, sed de la kunteksto. Vi proponas al mi la formulon "tiu ulino ne plaĉas
al mi" pri virino, kiu ne estas sendanĝera birdtimigilo sed tre reprezenta kaj
batalema reprezentantino de sia klaso. Ŝi efektive ne plaĉas al mi pli ol siaj
kolegoj, pri kiuj mi povus diri, ke "tiuj geuloj ne plaĉas al mi". Tio tamen ne
donus al "geuloj" pli pejorativan sencon, ol donus al "personoj" la tute
samsenca formulo "tiuj homoj (aŭ tiuj personoj) ne plaĉas al mi". Cetere
malplaĉas al mi ne tiuj geuloj, geviroj, personoj, homoj mem, kiujn mi private
tute ne konas, sed la idearo, kiun ili esprimas , ilia funkciado kaj socipolitika
agado. Por diri pli pri tio, preferinde estus iri al diskutgrupo "socialismo". Por
kompletigi la rolon de kunteksto, mi povus diri pri Limouzin, la kunulino de Lanti,
pri kiu mi scias ion nur nerekte, ke "tiu ulino plaĉas al mi".
4 years ago. Edited 4 years ago.
Riŝo has replied to Pierre Levy
Nu, kompreneble tio pri la birdotimigilo estis nura ŝerco. Vi pravas, estas la kunteksto kiu povas doni pejorativan nuancon aŭ subkomprenon al la memstare uzata "ulo". Cetere la priskribo de tiu ĉi "ulo" en PIV estas: individuo, kies ecoj ne estas menciitaj.

Burĝulon mi komprenas same kiel vi en la enkonduko.
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi ne scias ĉu "ulo" estas pejorativa aŭ ne, sed mi ĉiam havis la impreson ke la esprimo "kunulo" estas iom neĝentila (eĉ malĝentila)... pro tio mi, ĝis nun, ne uzis ĝin.
Ĉu ĝi estas tia laŭ la tradicia uzado en nia lingvo?
4 years ago. Edited 4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Kunulo estas, miaopinie kaj laŭ PIV difino, tute normala vorto. Nur aparta kunteksto povas doni al tiu vorto malĝentilan signifon.
Tamen eble troviĝas en ĝi familiara nuanco, sed mi ne certas.
4 years ago.
Bernardo
Bernardo
Jen por via informo ĉiuj vortoj kun ul' troveblaj en la Fundamento (fonto: Berlina Komentario):

ul’ - qui est caractérisé par telle ou telle qualité, telle façon d’être; ex. bel’ beau ― bel’ul’ bel homme; mal’jun’ vieux ― mal’jun’ul’ vieillard | person noted for...; e. g. avar’ covetous ― avar’ul’ miser, covetous person | Person, die sich durch... unterscheidet; z. B. jun’ jung ― jun’ul’ Jüngling; avar’ geizig ― avar’ul’ Geizhals | особа отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bel’ красивый ― bel’ul’ красавецъ; avar’ скупой ― avar’ul’ скряга | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉ’ bogaty ― riĉ’ul’ bogacz. — ul - qui est caractérisé par telle ou telle qualité; ex. bela beau ― belulo bel homme | person noted for...; e. g. avara covetous ― avarulo miser, covetous person | Person, die sich durch... unterscheidet; z. B. juna jung ― junulo Jüngling | особа, отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bela красивый ― belulo красавецъ | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉa bogaty ― riĉulo bogacz [FE 37].
● avar’ul’ - miser, covetous person | Geizhals | скряга [UV ul’]. ― avarulo - miser, covetous person [FE 37 ul’].
● bel’ul’ - bel homme | красавецъ [UV ul’]. — belulo - bel homme | красавецъ [FE 37 ul’].
● garanti’ul’ - otage | hostage | Geissel {2012: Geisel} | заложникъ | zakładnik [UV garanti’].
● jun’ul’ - Jüngling [UV ul’]. ― junulo - Jüngling [FE 37 ul’]. ― La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [FE 39.14].
● malĝentilulino ― „Jes, patrino“, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2].
● mal’jun’ul’ - vieillard [UV ul’]. ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE 39.4].
● malnoblulo ― Li estas mensogisto kaj malnoblulo [FE 37.22].
● malsaĝulo ― Malsaĝulon ĉiu batas [FE 37.20].
● malsanulo ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.5]. malsanulo [FE 42.13].
● malsanulejo [FE 42.13].
● malsanulisto [FE 42.13].
● malsanemulo [FE 42.13].
● malsanulido [FE 42.13].
● malsanulino [FE 42.13].
● malsanulista [FE 42.13].
● neulo — Ne-ú-lo [FE 3]. Neulo [FE 4].
● paculo — Pa-cú-lo [FE 2].
● riĉ’ul’ – bogacz [UV ul’]. ― riĉulo – bogacz [FE 37 ul’]. ― La riĉulo havas multe da mono [FE 37.19].
● sanulo [FE 42.13].
● sanulaĵo [FE 42.13].
● tiamulo — Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].
● tieulo — Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].
● timulo ― Timulo timas eĉ sian propran ombron [FE 37.21].
● traulo — Tra-ú-lo [FE 3].
● virgulino ― Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23].
4 years ago.
rughulo
rughulo
tridekferulo ( Z.)
4 years ago.