Group: Lingva helpejo


Pletkomputilo - ĉu ne?


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
July  8, 2012 - 6 komentoj - 292 vizitoj

Jen diskuto de Roland kaj mi:

www.ipernity.com/blog/41683/398538

Ĝi aspektas kiel pleto, estas granda kiel pleto kaj estas tenata kiel pleto - do ĝi estas pletkomputilo, ĉu ne?
6 komentoj - La lastaj
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
En la unika situacio kiu mi bezonis nomigi tiun objekton, mi uzis "tableto"n.
Ĉu taŭge, ĉu ne, tiakaze, mi estis komprenata...
Pletkomputilo estas bona elekto! Ĉu jam estis uzita alia alternativo?
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
alternativo (vikipedia): tabulkomputilo
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Nu, ankaŭ plato estas objekto malpli dika ol larĝa kaj longa.

Laŭ mi "platkomputilo" ankaŭ povas esti taŭga nomo por tia tipo de komputilo. Svedlingve oni ofte nomas tiajn komputilojn "padda" (bufo) ĉar oni ja aludas al la angla vorto "pad" = notlibro.

Alia eblo estas "pladkomputilo". Tiu vorto iom similas al la sveda vorto "padda" . ;-)
4 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Mi ankaŭ pledas por pletkomputilo.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
;-)
Dankon!
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Hodiaŭ mi prenis de loka poŝtejo miajn tri ekzemplerojn de Bilda Vortaro. Hazarde mi trovis bildon de "tabulkomputilo" (paĝo 733, bildaro / bildgrupo / tabulo 407). Unue mi pensis, ke tabulkomputilo eble estas iom pli granda ol la komputiltipo indikita per "pletkomputilo". Tamen post kiam mi spektis la filmeton indikita je via blogo pri la komputiltipo, mi emas apogi la terminon "pletkomputilo" ;-), tamen pro la Bilda Voraro mi probable uzos la vorton "tabulkomputilo" aŭ eĉ "komputileto" sen indikoj pri ĝia larĝo, longo kaj diko. Feliĉe troviĝas multaj eblecoj nomi la celatan objekton. ;-)
4 years ago. Edited 4 years ago.