Group: Lingva helpejo


Bildvortaro en Esperanto


Flandra Esperanto-Ligo
By Flandra Esperanto-Ligo
June 30, 2012 - 18 komentoj - 438 vizitoj

Por respondi la demandon "Kiel oni dirus ĝin esperante?", bildvortaro ofte povas esti taŭga helpilo. Pro tio jen informo pri la tutnova "Bildvortaro en Esperanto".

***


Hodiaŭ aperis "Bildvortaro en Esperanto", 800-paĝa verkego kun pluraj miloj da terminoj kaj ilia aspekto. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rudiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova
versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; La cetero estis aldonita de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath.

Bildvortaro en Esperanto

La verko estas fortike bindita kaj enhavas plurajn kolorajn desegnaĵojn. Eblas mendi la verkon ekde hodiaŭ per la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.net) kaj baldaŭ per ĉiuj renomaj libroservoj.

Bildvortaro
18 komentoj - La lastaj
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi vidis tiun verkon kaj unu el ĝiaj aŭtoroj hieraŭ vespere, en la Antverpena klubo :-) Li esprimis sian (laŭ mi pravan) kontenton pri la bongusta aspekto de la kovrilo.
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Kiom kostas?
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Jen informoj pri prezo: www.ipernity.com/doc/flandra_esperanto-ligo/12937162
4 years ago.
rughulo
rughulo
La bildvortaro tutcerte estas ne rekomendinda- ĉar ĝi bazas sin sur germana vortaro
4 years ago.
Paŭl has replied to rughulo
Dankon pro via tre inteligenta kontribuo, ruĝulo!
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Ruĝulo: La eldiro ŝajne estas elkovita "sub cia vita vino". Ĝi igis min tuj mendi tri ekzemplerojn de la vortaro. ;-)
4 years ago.
Flandra Esperanto-Li… has replied to KaGu:-}
Dankon pro via subteno, KaGu :-}
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi partoprenas de la estraro de EASP- Esperanto Asocio de San Paŭlo (www.easp.org.br/portal/index.php), la ĉefa ekonomia urbo el Brazilo. Hieraŭ mi skribis al la prezidanto de la asocio, José Tenório, por sugesti la aĉetadon de la Bildvortaro. Mi ricevis la jenan respondon:
"NEPRE IMPORTINDA VERKO,
Delonge anoncita kaj atendata verko. Fine, jen ghi!
Ni certe mendos kelkajn ekzemplerojn por la libroservo de la Asocio.
Dankon pro la bonega sugesto.
Jose R. Tenorio"
# # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # #
Ŝajnas ke mia ekzemplero jam estas garantiita!! :-)
4 years ago.
Paŭl has replied to Raŝi - Audino
Dankon, Raŝi! Estus bone se EASP povus mendi stoketon por pludistribuado en Brazilo!
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
Paŭl, ŝajnas ke li "legis" vian menson. Mi komentis al li ke lian retmesaĝon mi metis tie ĉi. Vidu tion kion li respondis:
"Kara Audino: tia iniciatemo ĉargrenas neniun!
Hieraŭ mem, tuj post via novaĵanonco, mi mendis 10 ekzemplerojn de la ĝisdatigita Bildvortaro por nia libroservo."
# # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # #
Nun la asocio disponeblos 9 ekzemplerojn por vendado, ĉar unu estos certe mia! :-)
4 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mi kore gratulas al ĉiuj, kiuj kontribuis ke tiu grava verko fine estas havebla. Jen iom pri la fono:

- www.ipernity.com/blog/bernardo/250205 (pri la historio de EB)
- www.ipernity.com/blog/bernardo/256744 (specimeno pri hundo-rasoj)
4 years ago.
Paŭl has replied to Bernardo
Dankon, Bernardo, pro la ligiloj. Kvankam mi legis viajn kontribuojn jam antaŭ jaro, estis interese relegi ilin, kaj eĉ mi, eks-direktoro de FEL, ankoraŭ (re)lernis novajn aferojn ... hont' hont ;-)
4 years ago.
rughulo
rughulo
Pri aldonoj al la FdE okupiĝas la AdE kaj unuavice la parolantaro de nia lingvo .

Almenaŭ mi mem ne bezonas kaj uzus bildvortaron, kiu nur kopias naciisman terminaron.

Zamenhof konsilis , ke fakuloj decidu inter si pri novaj fakvortoj.

Lian opinion mi dividas.
4 years ago.
Paŭl has replied to rughulo
Bone ke ĉiam iu aldonas ŝercojn al nia seka diskuto :-)
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
*thumbs up*
4 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mi jam delonge miras, kial iuj ĉiam ankoraŭ reagas al certa - nu - "samideano".
4 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mallongan mencion pri EB 2012 vd. nun tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/398451. Bedaŭrinde mankis tempo al mi por adekvate recenzi ĝin nuntempe.

Ĉu iu scias, kiuj tradukoj de la 6-a germana eld. al aliaj lingvoj ekzistas?
4 years ago.
Flandra Esperanto-Li… has replied to Bernardo
Laŭ Duden Esperanto estas la sola ĝis nun, Bernardo ... Mi vere miris pri tio ...
4 years ago.