Group: Lingva helpejo


Prii


Peter Bowing
By Peter Bowing
June 26, 2012 - 6 komentoj - 204 vizitoj

Ŝajnas al mi, eble erare, ke la verbo temi uzeblas kun aǔ sen subjekto. Mi ne scias, ĉu en Esperanto troviĝas aliaj verboj iaj.

La prelego temis pri krimo
Temas pri krimo.


Jes, oni povas ciufoje uzi tiun verbon au pli pezajn, ekzemple rilati al kaj koncerni (kiuj havas devigajn subjektojn). Tamen mi ofte deziras uzi esti pri aǔ eĉ prii

*La historieto estas pri lia frato.
*La historieto prias lian fraton.


Mi supozas, ke tia uzado de pri neĝustas.
6 komentoj - La lastaj
Harri Laine
Harri Laine
Mi vidas nenion eraran en la du frazoj (kun estas pri, prias). La dua certe estas tre malofta tipo, kaj oni uzu ĝin singarde por ne tro konsterni leganton. La unua ŝajnas al mi tute normala.
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
"Esti pri" certe estas ĝusta, sed stile ĝi ŝajnas al mi iom "magra". La vorto "esti" estas (!) tiel ofta en Esperanto kaj iĝis iom banala. Mi preferus "temas pri",
La vorton "prii" me tre ŝatas. Kiel Harri diras, oni uzu ĝin singarde, eble ne en kurso por komencantoj, sed en romano ĝi certe plaĉus. Cetere, tiu formo memorigis min pri simila forta konstruo, kiun mi legis en romano de Trevor Steele: "Li ĉue respondis."
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Mi preferus "La historieto temas pri lia frato." Mia cebumo do estas: Ĉu "estas pri" = "temas pri" = "prias", aŭ ĉu troviĝas subtila diferenco inter la metodoj informi pri ekz la enhavo de dokumento. Eble mia sveda lingvo iom kulpas, ke mi iom reagas je la esprimo "estas pri" kiam temas pri ekz. rakonto, statistiko kaj similaj aferoj.,

La dokumento prias statisitikon de trafikmortintoj. La dokumento estas statistiko pri trafikmortintoj. La dokumento temas pri statistiko de trafikmortintoj.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
La dokumento statistikas trafikmortintojn.
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Tjeri
Ŝajne vi opinias ke JE = PRI.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Verboj ne ekzistas en esperanto - tion klare montras la " prias" ĝi ne estas verbo - sed "Asvorto" .

Laŭ ne skribita regula konvencio- nenio kaj neniu prias .
4 years ago.