Group: Lingva helpejo


El kio ni trinkas?


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
June 14, 2012 - 25 komentoj - 484 vizitoj

Akompanu min!

Ni iras al McDonalds kaj poste al rapidmanĝejo ĉe stacidomo. Tie ni aĉetas trinkaĵon kaj ricevas kartonan aŭ plastan trinkujon kun kolao aŭ kafo.

Kiel ni nomas la trinkujon? Trinkujo, trinkvazo, taso, glaso ...

Kion vi diras al la vendisto:

- Mi petas trinkujon da kafo kun lakto?
- Mi petas vazeton da kafo kun lakto?
- Mi petas glason da kafo kun lakto?
- Mi petas tason da kafo kun lakto?

Kp.: openclipart.org/detail/6634/coffee-cup-by-antontw
25 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
La germana vorto Glas, kiu povas signifi kaj "vitro" kaj "glaso", ne mistifiku vin. Glaso eĉ el plasto aŭ kartono estas glaso.

Kaj pri la diferenco inter "taso" kaj "glaso" oni povas horojn babili ;-)

Do simple diru "Unu kafon, mi petas"!
4 years ago.
Michael Lennartz has replied to Paŭl
"Glas" ne mistifikas min. Estas PIV. Mi esploris la serion "glaso / taso / kruĉo / poto / ujo / vazo" por trovi tradukon de la germana "Becher". La vortaroj de Krause diras: Becher = (Glas) glaso (+ aliaj tradukoj de alisencaj Becher-oj), PIV permesas "glasojn" el aliaj materialoj. Tio estas en ordo.

Sed povas esti, ke homoj kutime uzas alian vorton (vi instruis al mi la uzon de "knajpo"). Mi volas eviti, ke mi uzas "glaso"-n, kaj poste iu informas min, ke tio estas nekutima vorto por tiu celo.
4 years ago.
KaGu:-} has replied to Michael Lennartz
Mi konsultis SEO de EW kaj li proponas por "bägare" ((becher) pokalo, kaliko kaj por "mugg" (becher) = tasego , trinkpoto. Ŝajne EW provas transdoni impreson pri la aspekto de la du objektoj.

Por mi "pokalo" estas iu trinkujo farita el stano, argento aŭ iu alia opurtuna metala materialo. La vorto "pokalo" kutime tiras miajn pensojn al sporta premio, ekz pokalo laŭ la aspekto de "Stanley Cup". Tasego kutime estas el keramiko . Glaso kutime estas farita el vitro aŭ diafana plasto. Trinkujoj el papero, mi plej ofte nomiĝas "papera trinkpoto" ("pappersmugg").

Eble mi tradukus la svedan vorton "glassbägare" (ujo, kiu enhavas glaciaĵon) per "grandporcio da glaciajo" aŭ simple, se mi staras antaŭ glaciaĵvendisto; "bonvolu grandporcion", aŭ "du-bula vaflokonuso" aŭ "Kornet' kun tri buloj". Tre ofte la vendisto demandos: Ĉu, kun aŭ sen sukerŝutaĵo?
4 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Nu, la vorto "knajpo" estis inventita en la rondoj de la germana Esperanto-junularo. Sendube ĝi ekestis kiel ŝerco, sed ankoraŭ nun, post 40 jaroj, pluvivas. En la samaj rondoj tiam estis uzata ŝerce la vorto "beĥero" por la germana Becher. Sed tiu vorto ne postvivis. Eble tio estas bedaŭrinda, ĉar "plasta glaso" aspektas iom strange al mi, same kiel Ein Glas aus Plasteun verre en plastique sonus ridinde.
4 years ago.
Tjeri has replied to Paŭl
Kial precizigi ĉu plasta aŭ vitra? Mi ne komprenas...
En la franca, "verre en plastique" estas tute normala... kiam iu sentas bezonon precizigi ke la glaso estas plasta. (ekz: mi ne ŝatas trinki ĉampanon per plasta glaso)
4 years ago.
Michael Lennartz has replied to Tjeri
Nu, Tjeri, mia demando estas: Ĉu la E-vorto "glaso" taŭgas por la germana vorto "Becher"?

Ĉar mi ne volis antaŭdetermini kaj falsi la rezulton de la demando, tial mi NE demandis pri "Becher" sed pri la objekto, el kiu oni trinkas, aĉetinte trinkaĵon ekzemple sur la strato. En la germana lingvo la vortoj "glaso" kaj "vitro" estas egalaj ("Glas"), do germanoj aŭtomate pensas, ke glaso devas esti vitra. PIV 1977 difinas, ke glaso estas el vitro aŭ el metalo.

Tial via komento En la franca, "verre en plastique" estas tute normala estas grava por mi. Kaj Paŭl ĉiam scias, kiuj vortoj estas kutimaj en Esperantujo, kiuj ne.
4 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Nu, ankaŭ en la franca lingvo la vortoj "glaso" kaj "vitro" estas egalaj ("verre"). Do mi miras ekscii de Tjeri, ke ŝajne francoj ne aŭtomate pensas, ke glaso devas esti vitra....
4 years ago.
Tjeri has replied to Paŭl
Fakte. Troviĝas ankaŭ "verres en grès", grejsaj glasoj, kaj "verres en carton", kartonaj glasoj. Kiam temas pris vitraj glasoj, ni ne precizigas, krom se temas pri "verres en cristal", kristalaj glasoj.
4 years ago.
Michael Lennartz has replied to Tjeri
Dankon! Tre interesa informo.

Tiuj diskutoj pli kaj pli montras al mi, ke ankaŭ eŭropaj lingvoj tre forte dependas de kulturaj propraĵoj. Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia ...
4 years ago.
Josep V.
Josep V.
Prave Paŭl!
4 years ago. Edited 4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi neniam mendis ion ĉe MacDonald... sed, same kiel Paŭl, mi petus simple: unu kafon
4 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Ĉu el kafujo fariĝas kafingo, se la ŝaŭmo superas la randon? ;-) Se derivsistemo estas tiel libera kiel en Esperanto, tio ja povas doni problemojn ;-)
4 years ago.
Paŭl has replied to Frank Merla (esocom.…
Interesa rimarko, Frank! :-)
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
– Optimisto: Ho, estas tiom multe da bongusta kafo!
– Pesimisto: Ve, ree estas tia tro malgranda ujo!
4 years ago.
rughulo
rughulo
Kafujo konvencie estas la kafokruĉo - aŭ arbedo.

Pri specoj de kafoj ni jam abunde diskutis antaŭ du jaroj.

"taso da kafo " tute taŭgas internacie
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Tio estis la Vorto al Dimanĉo de Ruĝulo!

(Klarigo: La "Vorto al Dimanĉo" estas kelkminuta saluto de pastoro en la germana ŝtata televido, kiun oni ĉiusemajne elsendas en la nokto de sabato al dimanĉo.)
4 years ago. Edited 4 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
XD
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
En la franca, oni klare distingas "un verre" (= glaso) "en verre, en carton ktp"
(el vitro, kartono, ktp) kaj "du verre" (vitro).
Por glaso el alia materialo ol vitro, oni ankaŭ diras "un gobelet" (= glaso
el nevitra materialo). Kiagrade tia distingo utilas, estas pli kultura ol
lingva problemo.
4 years ago.
Tjeri has replied to Pierre Levy
"Gobelet" povas ankaŭ esti vitra.
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi renkontis francojn, kiujn ĝenis "tasoj" sen teniloj.
Tial aperis "bovlo" en PIV, kaj ĝi estas eĉ oficialigita.
Certe, teo kaj kafo ne same gustas, se oni trinkas
ilin en tetaso, kaftaso, tebovlo aŭ kafbovlo.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
"oni neniam uzas Esperanton en kafejo por aĉeti kafon."
Ĉu? www.esperanto-cafe.de
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Iam ekzistis en Parizo kafejo nomita "Esperanto", kaj ĝia
posedanto efektive parolis Esperanton, do oni tre bone
povis tie mendi kafon. Kiam li retiriĝis (aŭ mortis), li
lasis la kafejon al alia persono, kiu konservis la nomon.
Post multaj jaroj mi retrovis la kafejon "Esperanto" en
komercejo de "La Défense". La posedanto ne plu sciis
kial la kafejo iam estis nomita "Esperanto".
4 years ago.
Walter Klag
Walter Klag
Unu kafon, bonvolu!
La kafo estas en kartona bokaleto.
Ĉu bone?
4 years ago.
Walter Klag
Walter Klag
Opinio de alia persono:
Kartona uj(et)o.
4 years ago.
Walter Klag
Walter Klag
Se germanlingvano aŭdas "glaso" liŝi pensas pri vitro,
se germanlingvano aŭdas "vazo" liŝi pensas pri ujo por floroj,
se germanlingvano aŭdas "bokalo/pokalo" liŝi pensas pri sporta trofeo.
4 years ago. Edited 4 years ago.