Group: Lingva helpejo


Ĉu "morgaŭ" povas esti subjekto?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
June 10, 2012 - 14 komentoj - 399 vizitoj

Mi provis traduki la entenon de tiu bildo:

camileal.files.wordpress.com/2012/04/93520129732327927_dxqxrlao_c.jpg?w=584

Se ĝi ne estas atingebla, la ĉefa frazo estas:
Don´t lose hope.
(You never know what tomorrow will bring.)
# # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # # #
Mi demandas:
1. Kio estas la vera traduko de tiu frazo.

2. Ĉu mi povas, eĉ perfidante la originalan sencon, diri:
NE PERDU VIAN ESPERON. VI NENIAM SCIAS TION, KION MORGAŬ ALVENIGOS.

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 4 years ago.

14 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
la morgaŭo
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Adverboj povas esti subjekto ("Tro da mono malbonigas la karakteron.") En la ekzempla frazo mi nepre uzus substantivon, do "la morgaŭo". Tio eble ne estas demando de gramatiko, sed de bona stilo.
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Mi proponas jenan tradukon:

Ne malesperu, vi ne scias kio okazos morgaŭ.

Ĉu tiu traduko spegulas la veran signifon de la angla frazo mi ne estas certa, tamen mi evitas la n-finaĵo :-)
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
Ankaŭ mi dirus: "Vi ne scias, kion la morgaŭo venigos (aŭ: alportos)"
4 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Michel, Kagu k Paŭl! Mi dankegas vin!!
Mi metos en Facebook la frazon:

"NE PERDU LA ESPERON. VI NENIAM SCIAS, KION LA MORGAŬO VENIGOS."

Pitagorajn Gratulojn! :-)
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Morgaŭ, kaj same hodiaŭ kaj hieraŭ, tre bone povas esti
subjektoj: hieraŭ estis dimanĉo, hodiaŭ estas lundo, morgaŭ
estos mardo. Nu, oni povas ankaŭ interpreti, ke "morgaŭ" (hieraŭ,
hodiaŭ) estas cirkonstanca adverbo kaj "mardo" estas subjekyto...
"Morgaŭ" kaj "morgaŭo" ne ĉiam samsignifas: la morgaŭo de
hieraŭ estas hodiaŭ kaj morgaŭ estos ĝia postmorgaŭo.
Do mi proponas por la problema frazo jenan tradukon:
"Vi neniam scias, kion morgaŭ alportos."
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Pierre, pardonu, sed mi dubas. En la subpropozicio "... kion morgaŭ alportos" mankas la subjekto (trovebla per la demando kiu/kio?).

Ĝuste ekzemple estus "... kion LI morgaŭ alportos" aŭ "... kion la morgaŭo alportos".

Laŭ frazsintakso analizeblas:

hodiaŭ = predikativo (vortspeco: tempadverbo, kiam?)

estas = kopulo (verba ligilo)

lundo = subjekto (kiu/kio?)

La inversio konfirmas tion: lundo (kio?) estas hodiaŭ (kiam?).
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Dankon, Peter, via ekzemplo "morgaŭ neniam estas" levas mian dubon, ĉu "morgaŭ" povas esti subjekto. Post rekonsidero mi pensas ke ĉiu vortspeco povas esti subjekto, do ankaŭ adverbo:

kio neniam estas? morgaŭ (subjekto); kiam morgaŭ estas? neniam (predikativo)

Nun la asertoj de Pierre ŝajnas al mi pravaj.
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
ĉiu morgaŭ havas sian zorgon (Z) ;-)
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Jes, tiurilate mi trovis en la gramatiko de Malovec jenajn precizigojn pri subjekto:

« La subjekto povas esti substantivo (la knabo laboras), pronomo kiel kvazaŭnomo (ĉiu laboras), pronomo kiel reprezentanto (la knabo laboras, kiam li volas), infinitivo (labori al li ne plaĉas), substantivigita parolelemento (multe da knaboj laboras; ĉiu „li” havas sian „ŝi”) aŭ tuta propozicio (kiu emas, laboras). »

tinyurl.com/3a8tl6u
(6.3.1 Subjekto, paĝo 71)
4 years ago.
Riŝo
Riŝo
Jes, «substantivigita parolelemento» ankaŭ povas aplikiĝi al «morgaŭ». Konfirmon mi trovis ne en gramatiko, sed en PIV por «hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ» sub signifo 3: «hieraŭ» uzata por «hieraŭo» ktp. (Efektive, la bona reflekso, kiam oni havas dubon, estas unue konsulti PIV-on, kion mi bedaŭrinde ne faris.)
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
Nek mi Riŝo! Mi dankegas vin!!
4 years ago.
rughulo
rughulo
Ege facilas la regulo: al ĉiu radiko eblas almeti kaj estas permeseta kombini ĉiajn vortelementojn ,
Morgaŭo morgaŭe , morgaŭa , morgaŭas , ktp. ktp.
4 years ago.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis
Plej simple estus: "... kio venos morgaŭ.
"Morgaŭ estas lundo " estas mensogo, char morgaŭ nur estOS. "Nun estas lundo" estas simpla klarigo de cirkonstanco "tempo", kiu povas esti kaj "morgaŭ", kaj 'nun", kaj "la 1a de majo" kaj "la an de majo" . La konfuzo venas de tio, ke oni konfuzas faktan tempon kun kun tempo skribita, kopulon kun verbo aga. Claude Gacond rivelis, ke "esti" havas 4 rolojn.
Kial Zamenhof metis tiujn 3 «hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ» aparte de leksiko, en la katalogon de gramatikaj vortetoj en la rubriko kun nemovebla findiftongo "aŭ", kiu anstataŭeblas per neniu vorta uniformo ( U O A E I)?
4 years ago.