Group: Lingva helpejo


Seifenspender / Gel Soap Dispenser


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
April  7, 2012 - 10 komentoj - 394 vizitoj

Donilo, disdonilo, verŝilo, ŝprucilo, pumpilo de ĵelea/likva sapo

Kio estas la ĝusta esprimo?
10 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Laŭ mi ĉiuj viaj proponoj povas esti ĝustaj ... nur pri "sapdisdonilo" mi iom hezitas ... "dis" ja laŭ mi entenas la ideon "al diversaj lokoj", dum la sapo prefere ne iru al diversaj lokoj, sed nur al unu, tuj sub la elverŝilo de la aparateto ...
Se oni uzas la vorton "pumpilo", ne necesas precizigi, ke temas pri likva sapo. "Sappumpilo" laŭ mi estas eleganta kaj ne miskomprenebla por ĉiuj (krom por Rughulo kompreneble)
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
*laŭta ekrido*

Dankon, Paŭl.
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi tuj komprenus "sapdonilo", kaj eble estas nenia bezono esti pli preciza. Ŝajnas, ke nuntempe ĉiuj estas iaj pumpiloj, ĉu donantaj likvan, ĉu ĝelan, ĉu ŝauman.sapon. Dum longa tempo mi ne plu vidis sapdonilojn, kiuj donis raspaĵojn el solida sapo. Mi memoras, ke iam estis tiaj en trajnaj necesejoj.
4 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Ĉu "sapdozilo" povus eniri la elektoliston?
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, ĝi povas eniri la liston. "Donilo"-n mi preferas, ĉar "doni" estas pli kutima vorto, kiun ĉiu (eĉ komencanto) komprenas. Tamen, ankaŭ dozilo taŭgas.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Ruĝulo regas nian lingvon. Kaj sapdozilo, sapdonilo, eĉ donacanto de sapo estas akcepteblaj kaj komprenebla ,
Ĉio nur dependas de la lingvouzanto - kondiĉo, kiu mankas al normala verdulo. La prefikso . "Dis" ne havas la nuran sencon, kiun supozas Paŭl
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Dis-" povas havi interalie la sencon: "dise al pluraj".
Tiun sencon ĝi havas interalie en "dis'doni" kaj do
ankaŭ en "dis'don'ilo".
4 years ago.
rughulo
rughulo
Jam sufiĉus diri : Sapilo
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi tuj replenigos ĝin.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Sed vi forgesis la akvodonilon: t.e. la kranon

Krome eble vi ne sufiĉe drinkis el bierdonilo ( el botelo) .
Kompreneble tute eblas trinki per pumpsuĉilo, kaj certe eblas sapumi la sap- "donacanton"
4 years ago.