Group: Lingva helpejo


Eklero


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
April  6, 2012 - 25 komentoj - 514 vizitoj

Ĉu vi scias, kio estas la bakaĵo "eklero"? Se, jes, ĉu vi pensas, ke tio estas akceptebla nomo, aŭ ĉu ekzistas alia propono?

Se vi ne konas ekleron, tiam vi estas vere kompatinda homo.
25 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
La vorto estas sufiĉe internacia, ĝi do taŭgas.
Alia solvo estus traduki la signifon de tiu nomo: fulmo, sed tio ne helpas, ĉu?
Kial fulmo? Tial, ke tiun frandaĵon iu devas manĝi fulmrapide, se tiu ne volas superverŝi la kremon sur sian kravaton.
4 years ago.
Michael Lennartz has replied to Tjeri
Bonege!
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Esence samspeca laŭ konsisto, koloroj kaj gusto estas alia populara franca
kuko en formo de du proksimume bulformaj partoj, inter si gluitaj per kremo,
el kiuj la plej malgranda estas super la pli granda. Tiun ĉi kukon oni povus
nomi "reliĵiozo" laŭ la franca nomo de tiu kuko, "religieuse" (monaĥino).
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
En la portugala estas "bomba de chocolate" (bombo de ĉokolado :-)
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
Mi simple dirus "pufkuko". Ekzistas pluraj, almenaŭ ĉe ni. Ni havas pufkukojn kun vanila kremo kaj ni havas pufkukojn kun batita kremo. En mia junaĝo eĉ ekzistis rondaj kaj longaj, sed ŝajne nun nur la longaj pufkukoj restis.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"Pufkuko" taŭgas ankau por la germana "Windbeutel" (tio estas pilkoforma pufkuko), la ostforma estas "eclair" ("am-osto").
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Kvankam vi asertas la vorton internacia, mi havis, ĝis antaŭ momento, nenian ideon pri ĝia signifo. Nu, mi eĉ ne scias la Finnajn nomojn de ĉiuj kuketoj, kiujn mi manĝis, do ne estas strange. Mi trovis, per rapida retserĉo, ke eĉ mia loka butiko vendas ion, kion ĝi nomas mini éclair. Interese,

Serĉinte bildojn pri la aĵoj, mi konstatas ke temas pri io, kion ni nomas (laŭvorte tradukite) "kremaj monaĥoj" aŭ "(kremaj) ventoĉapeloj" (tiu lasta vorto, tuulihattu, aperas ankaŭ sur la pakaĵo de la mini éclair en nia butiko).

Ne tre gravas, kiel oni nomas la kuketojn. Ju pli stranga nomo, des pli interesa prilingva konversacio estiĝos, kiam oni regalas eksterlandajn gastojn, kaj parolas pri la manĝaĵoj.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi pripensas kiel esperantigi mâmmi... ĉu maltokaĉo?
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
La germana vikipedio nomas ĝin "maltopudingo", do maltokaĉo ŝajnas bona. Por mi "kaĉo" estas pli fluida, tenaca, "pudingo" estas pli solida, ambau estas manĝebla per kulero.

Ĉu kaĉo aŭ pudingo, pri tio vi devas decidi, ĉar mi ne konas la manĝaĵon.
4 years ago.
rughulo
rughulo
"Eklero" tute ne estas internacia - same kiel la jam pridisputata braŭni .
Mi mem preferus nomi la kukon " galaksia " ĉar ekzistas tiom da multnombraj kuketoj , ne nomeblaj kaj ne difineblaj.
4 years ago.
Paŭl
Paŭl
Michael, se vi interesiĝas pri multnombraj signifoj de "pudingo", legu, aŭ relegu, la jenan artikolon el Monato: www.ipernity.com/blog/28850/40097 :-)
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Dankon, Paŭl. Bernardo foje skribis artikolon pri tio, ekde tiu tempo mi estas iomete singarda pri tiu nocio.

Kp.: www.majkel.de/eo/index.php?tc=puding
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Dankon, Paŭl kaj Michael, por bonegaj ligiloj! La artikolon de Petro de S en Monato mi jam tute forgesis, sed ĝi estis kaj plu estas kaj kleriga kaj ridiga. Mi admiris ankaŭ, kion Michael diras pri "pudingo", precipe lian tre sobran "Hinweis", atentigon pri singardo koncerne la vorton.

Permesu al mi aldoni Anglan proverbon: The proof of the pudding is in the eating ’La pruvo (fakte: provo) de la pudingo estas en la manĝado’, t.e. la esencon kaj kvaliton de aĵo oni povas taksi nur en la praktiko, uzante ĝin por ĝia celo. –Tiom vere, eĉ pri pudingoj!
4 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Dankon al Tjeri pro la demando pri "mämmi". Mi komencis novan diskuton pri la vorto kaj aldonis hodiaŭajn fotojn al mia galerio.

Pri "pudingo" kaj "kaĉo" mi demandis ankaŭ mian edzinon. Ni filozofiumis pri la vortoj, kaj ne trovis klaran solvon. Ankaŭ ŝi parolas Esperanton, sed niaj opinioj certe baziĝas unuavice sur la vortoj en la Finna (vanukas, puuro), ĉar ni ne memoris pri esperantista festeno kun pudingoj kaj kaĉoj. Ŝi rimarkigis al mi, ke mämmi fakte parencas ankaŭ al (sekala) pano: se oni bakus ĝin pli longe, ĝi fariĝus pli malmola kaj similus sekalan panon. La gusto certe diferencus de la ĉiutaga sekala pano, tre populara en Finnlando.

Ankaŭ aliaj manĝaĵvortoj ne havas kristale klarajn difinojn. Min foje surprizis Anglo, kiu opiniis, ke ni ne manĝas supon (kiel mi diris) sed stufaĵon. Aŭ kion oni nomu "saŭco".
Vortaroj povas havi (eĉ tro) detalajn difinojn, sed en la praktiko oni estu singarda pri tiaj kulturaj aferoj.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Pardonu , via sugesto estas plene kontraŭ la spirito de nia diskuto : kiel diri ĝin en Esperanto ?

Mi denove kaj refoje asertas, ke eblas ĉion esprimi en nia lingvo.
Senprobleme povus ekzisti miriadoj da galaksiaj kuketoj pudingoj eĉ kaĉoj .
Sed diri ĝin en la angla , estus plena rezigno kaj nenecesa cedo al ŝovinismo
4 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Principe eblas esperantigi milojn da ekzistantaj kukspecoj sed ĉu ni pretas debati pri ĉiuj unuopaj kazoj? Eĉ en mia denaska lingvo foje refoje mi devas pridifini deziratajn nekutimajn kukojn ĉar mi ne kapablas scii/memori ĉiujn nomojn.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"Principe eblas esperantigi milojn da ekzistantaj kukspecoj"

Jen la problemo. Ni ne povas doni al ĉiu kuko aŭ alkoholaĵo de la mondo propran nomon, ĉar tio krevigus niajn vortarojn kaj niajn cerbojn.

Tial mi pensas, ke la principo de PIV intertempe estas ŝanĝenda. Mi, kiu vivas en Eŭropo, apenaŭ konatiĝas kun sudamerikaj plantoj. Homo, kiu vivas ejn Suda Amerika, tute male nepre bezonas la plantojn de sia kontinento (kiuj min ne interesas). Do "tutmonda" Esperanto devos vivi kun certa disdialektiĝo. Sudamerikano, kiu verkas romanon, en kiu li aludas iun planton, do devos en piednoto klarigi, pri kiu/kia planto temas.

Revene al la kukoj.

Iru al vendejo de bakaĵoj kaj rigardu la diversajn kukojn. Poste iru hejmen kaj sendu al iu esperantista amiko (aŭ al mi) leteron, en kiu vi priskribas, kiujn bakaĵojn vi vidis, kaj kiujn vi ŝatus manĝi. En via denaska lingvo tio ne estas grava tasko. Sed mi konstatis, ke ni esperantistoj facile povas babili pri paco kaj atombomboj, sed ne pri la varoj de bakisto.

Mi memoras, ke dum junulara kongreso en Austerlitz (Nederlando) ni matene manĝis "musfekaĵon", tiuj estis malgrandaj diverskoloraj sukeraj bulbetoj. Ĉiu ĉe la tablo sciis, kio estas "musfekaĵo". Sed imagu, se mi hejme raportus, ke ni manĝis "musfekaĵon" je matenmanĝo en Austerlitz. Do tiuj portempaj, lokaj tradukoj helpas en specifaj kazoj, sed ili ne taŭgas ekzemple por romano aŭ mallonga gazetara raporto.

Tial la propono de "pufkuko" estas interesa, ĉar ĝi difinas "klason" de specifaj kukoj, kiun oni povas laŭbezone modifi.
4 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Mi legis la eruditaĵon supre kaj post multe da cerbumado, mi finfine decidis, ke mi faru komenton ĉi tie.

En Svedio oni povas aĉeti bakaĵon kiun oni nomas "petit-chou". Laŭdire la nomo signifas "eta brasikkapo". Tiuj "brasikokapoj", aŭ pli bone "pufkukoj" estas plenigitaj per bongustaĵoj. Ekz. forte batita kremo kun konfitaĵo de (ĝardenaj)fragooj.

Jen adreso: loulaskok.wordpress.com/2010/10/14/petit-choux kie vi povas vidi specimeno de la bakaĵo.
4 years ago.
Raŝi - Audino has replied to KaGu:-}
Mi duoble ŝatis! La bakaĵon kaj, precipe, la reveno!! :-)
4 years ago.
Paŭl has replied to KaGu:-}
Interese. Ankaŭ ni uzas la vorton "chou" por indiki tiajn pufkukojn, sed nur, kiam ili estas etaj, eble kun diametro de 4 centimetroj. Se ili havas la formaton de la germana Windbeutel , ĝi estas slagroomgebak = kuko kun batita kremo.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Jes, ĝuste tio estas "Windbeutel" (ventosaketo). Ĝi estas ronda kaj plena de batita kremo.

Ekzistastiu alia bakaĵo, longa kun ĉokolada kovraĵo kaj plena de "germana" pudingo aŭ butera kremo.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Mi rememorigas la 15-an regulon el la FdE :
Internaciaj vortoj eblas senprobleme e-igi, sed neeblas cedi al ĉia krokodilaĵo ekz. "chou" estas apenaŭ elparolebla.

Mi forte protestas kontraŭ ĉia krokidilaĵa ekzemplo
4 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Chou" estas por esperantisto tre facile prononcebla: "ŝu".
4 years ago.