Group: Lingva helpejo


La reta versio de PIV


Peter Bowing
By Peter Bowing
April  4, 2012 - 6 komentoj - 297 vizitoj

Ekde komence de aprilo 2012 oni povas serĉi PIV-on enrete ĉe www.vortaro.net Speciale por pigruloj – ekzemple mi, kiuj neniam aĉetis PIV-on, la disponeblo de leksikaj informoj ege pliiĝis..

Lastatempe oni povas vidi du grandajn plibonigojn: la tradukilon ĉe Google kaj la enretigon de PIV.
6 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Dankon pro via atentigo. Mi jam uzis ĝin kaj ĝi funkcias (necesas malfermi konton).
4 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ankaŭ mi vere dankas por la informo. Ĉu iu scias, pri kiu PIV temas?
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi ne komprenas, kial oni devas registriĝi.

Krome mi pensas, ke estas eco de serioza agado, ke oni tute klare scias, kiel oni pagas la kostojn de la entrepreno. Peti donacojn estas la - el mi avidpunkto - plej malbona metodo financi tiun projekton. Aŭ oni scias, kiel la retpaĝo gajnas monon (varbado, preferata pagita membreco) aŭ oni sciu, ke oni devas komplete senpage disponigi ĝin al la homaro. Tiu almozpetado estas la plej aĉa vojo.
4 years ago.
Tjeri
Tjeri
Iuj volas senpagaj servoj, aliaj, foje la samaj, volas senreklamaj servoj, aliaj volas senalmozpetaj servoj... mi nur ĝojas, ĉar la servo ekzistas.
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Vere, Tjeri, tio ne helpas.

Mi ne skribis, ke mi volas ion (escepte de klara informo), sed mi ne vidas avantaĝon en ret-projekto, kies financa stato ne estas daŭre certigita, nek mi ŝtatas tiun eternan almozpetadon de vikipedio.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Multaj vojoj kondukas al Romo .
En koninda poemo de Julio Baghy ( Baghi ) la PIV-o estas nomata "teda vortolisto"
4 years ago.